eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Natura medio
Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
AŬSTRALIO - 06-an de marto, 2010.

Avertoj pri cunamoj en Aŭstralio devas esti reviziitaj post kiam miloj de plaĝovizitantoj neglektis atentigojn, sekve de la intensega tertremo de Ĉilio. Savnaĝistoj devis peni por malpleni plaĝojn en Kvinslando kaj Novsudkimrio, ĉar loĝantoj kaj vizitantoj aŭ revenis al la akvo aŭ venis malsupren por rigardi la cunamon alveni.
 
Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
NOV-ZELANDO - 26-an de novembro, 2009.

 
Averto estas publikigita al ŝipoj en la suda Pacifika oceano post kiam pli ol 100 glacimontoj estis ekviditaj drivantaj al Nov-Zelando. La glacimontoj, el kiuj kelkaj estas 200 metrojn altaj, estis kredeble rompitaj de Antarkta glaciplato. Multaj sciencistoj kredas, ke ĉi tiuj segmentoj disrompiĝos longe antaŭ ol atingi la novzelandan marbordon.
 
Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
PALAŬO - 29-an de septembro, 2009.

Palaŭo estas kreonta la tutmondan unuan "ŝarkorifuĝejon", kiu malpermesos ĉian komercan ŝarkokaptadon en siaj maroj. La prezidento de la eta Pacifika respubliko, Johnson Toribiong, anoncis la malpermeson dum vendreda seanco de la UN-Ĝenerala Asembleo. Dum duono de la mondaj oceanaj ŝarkoj estas minacataj de malapero, ekologiistoj rigardas la decidon kiel "ludoŝanĝon".
 
Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
AŬSTRALIO - 23-an de septembro, 2009.

Grandega parto de la aŭstralia orienta marbordo, inter alie la plej granda urbo Sidnejo, estas vualita de ruĝa polvo alblovinta de la dezerto fora. Videbleco en Sidnejo estis tiom malbona, ke flugoj estis deturnitaj kaj la trafiko de pramŝipoj en la haveno interrompita. Gravaj monumentoj kiel la Operejo estis ne plu videblaj, kaj multaj loĝantoj devis eliri kun maskoj.
 
Tuvalo : antaŭen al senkarbona energio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
TUVALO - 20-an de julio, 2009.

La eta insula ŝtato Tuvalo en la Pacifiko anoncis, ke ĝi volas venigi ĉiun sian energion de renovigeblaj fontoj antaŭ 2020. La ministro pri Publikaj Servoj Kausea Natano diris, ke sia lando de 12 000 homoj iĝos tiele ekzemplo por aliaj. Tuvalon konsistigas sinsekvo da atoloj kun la plej alta punkto sole 4,5 metrojn super la marnivelo, igante ĝin ekstreme senŝirma kontraŭ inundiĝo.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL