Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Ĉu ŝtonmortigo en Irano ?
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
- Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon
- Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Irako ne partoprenos la Olimpikajn Ludojn | ![]() |
| Mezoriento - Sportoj kaj distraĵoj |
|
Atletoj de Irako jam ne rajtos partopreni la somerajn Ludojn, la Internacia Olimpika Komitato anoncis. La teamo jam restis sub provizora malpermeso post kiam la iraka registaro anstataŭis la landan Olimpikan Komitaton per siaj propraj nomumitoj. Sub la leĝo de la IOK, ĉiuj komitatoj devas esti sen politika influo. Rezulte la teamo de du remistoj, du mallongdistancaj kuristoj, unu arkpafisto, unu pezlevisto kaj unu ĵudo-konkursanto ne povos partopreni.
La irakaj atletoj kiuj kvalifikiĝis povus konkursi sub la Olimpika flago sed la templimo por konfirmo de lokoj jam pasis. La komitato kiun la registaro malakceptis estis elektita en 2004, laŭ la reguloj de la Olimpika movado. La iraka registaro diris, ke ĝi prenis la decidon nomumi novan komitaton ĉar la antaŭa estis korupta kaj ne laboris konvene. Ahmad al-Samarrai, prezidanto de la komitato maldungita de la registaro, kaj kelkaj aliaj membroj estis forkaptitaj de armitoj dum ili ĉeestis kunvenon en centra Bagdado en julio 2006. Ili ne plu vidiĝas ekde tiam. |



IRAKO /
ĈINIO - 25-an de julio, 2008.
