| Eŭropo - Natura medio |
  ITALIO - 06-an de aprilo, 2009.
Tertremo de intenso 6,3 laŭ la skalo de Richter kaŭzis proksimume 100 mortojn, multajn vunditojn kaj milojn da senhejmaj personoj ĉe la unuaj horoj de tiu lundo en la montoj de Abruco, meze de Italio. Ĉi tiu bilanco probable pligrandiĝos en la venontaj horoj ĉar miloj da konstruaĵoj estis detruitaj aŭ severe damaĝitaj kaj multaj personoj malaperis. L'Aquila, mezepoka urbo kun 68 000 enloĝantoj cent kilometrojn oriente de Romo, kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj estis la plej forte trafataj.
|
|
| Eŭropo - Natura medio |
  FRANCIO /  HISPANIO - 25-an de januaro, 2009.
La aŭtoritatuloj en sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio komencas ripari domojn, vojojn kaj elektrolineojn difektitajn de uraganfortaj ventoj kiuj frapis la du landojn sabaton. Torentaj pluvoj kaj ventoj kiuj en suda Francio atingis 184 km/h frapis sudokcidentan Francion kaj nordan Hispanion. Dek kvin personoj estis mortigitaj en tiu aparta okazaĵo, la plej furioza ŝtormo en jardeko kiu blovis el la Atlantiko.
|
| Eŭropo - Natura medio |
  TURKIO /  GERMANIO - 26-an de decembro, 2008.
Germanio ĵus interrompis siajn pruntojn al Turkio por la konstruo de akvobaraĵo sur la rivero Tigriso pro ekologiaj kaj sociaj zorgoj. La proparolanto por la ministerio pri eksterlanda evoluado diris al reporteroj en Berlino, ke la kontraktoj estos nuligitaj, se la protekto de la popolo, la medio kaj kulturo de la regiono ne estas certigitaj.
|
| Eŭropo - Natura medio |
  ITALIO - 3-an de decembro, 2008.
La mondfaman historian urbon Venecio trafis la plej granda inundo de pli ol 20 jaroj, la maro altiĝis 1,56 metron super sia normala nivelo. Multaj Veneciaj stratoj, inter kiuj estas la fama Piazza San Marco (Placo de Sankta Marko), estis tute mergitaj, antaŭ ol la "altaj akvoj" komencis retiriĝi. La laguna urbo en la Adriatiko suferas inundiĝon dum proksimume 200 tagoj ĉiun jaron. La aŭtoritatuloj intencas finkompletigi la konstruon de submara akvobaraĵo por protekti la urbon antaŭ 2011.
|
| Eŭropo - Natura medio |
BELGIO - 30-an de aŭgusto, 2008.
Belgaj respondeculoj petis la loĝantaron en la sudo de la lando ne manĝi loke kreskitajn produktojn post liko en atoma esplorinstituto. Sekureca atentigo estis publikigita post liko de radioaktiva jodogaso el laboratorio en Fleurus, apud la suda urbo Charleroi.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |