| Eŭropo - Natura medio |
|
GREKIO - 8-an de junio, 2008.
Almenaŭ du personoj laŭdire estis mortigitaj kiam tertremo skuegis sudan Grekion, disfaligante konstruaĵojn kaj kaŭzante panikon. Dudek personoj plie estis vunditaj laŭ raportoj pro falantaj tegmentoj kiam la tremo, kiu havis sian epicentron 200 kilometrojn okcidente de Ateno, frapis la regionon apud Patras.
|
|
| Eŭropo - Natura medio |
|
NORVEGIO - 3-an de junio, 2008.
La Norvega Departemento pri Eksterlandaj Aferoj (UD) elspezos kelkcentojn da milionoj da Norvegaj kronoj por nova projekto celanta plenan gvatadon de la Barenca Maro kaj cirkaŭaĵo. Estas grava homa agado en ĉi tiuj maroj, kun grandaj ŝipoj portantaj petrolon meze de senŝirma natura medio kaj ekologiaj sistemoj.
|
| Eŭropo - Natura medio |
|
HISPANIO ( KATALUNIO) - 14-an de aprilo, 2008.
Trafata de grava sekeco, la urba aglomeraĵo de Barcelono povus sperti akvajn restriktojn en la venonta aŭtuno. Kelkaj solvoj ekzistas, sed neniu atingas la unuanimecon. La aglomeraĵo de Barcelono ŝirmas proksimume 5 milionojn da enloĝantoj en geografia loko kiu ne estas trapasata de rivero kun forta fluo. Du negravaj riveroj nutras ĝin : Ter kaj Llobregat, kies rezervoj estas ekde nun kvazaŭ nulaj pro la konjunkcio de du faktoroj : persista sekeco (plej grava de la sesdek lastaj jaroj) kaj malkompetenta antaŭzorgado de la sinsekvaj regionaj registaroj.
|
| Eŭropo - Natura medio |
|
EŬROPA UNIO - 29-an de januaro, 2008.
Eŭropaj registaroj kaj la Eŭropa Komisiono forte konsilas rapidi la evoluadon de loĝejoj kiuj produktas neniujn forcejajn gasojn. La Reto pri Eŭropa Energio (REE), kiu inkluzivas prienergiajn konsilantarojn trans la EU, diras, ke necesas pli bona observado de la kodoj por "verdaj" konstruaĵoj. Malpli ol kvarono de la Eŭropaj ŝtatoj jam enkondukis planojn por domoj, laŭ la Eŭropaj leĝoj.
|
| Eŭropo - Natura medio |
GREKIO - 7-an de januaro, 2008.
Tertremo kun intenso de 6,5 sur la malfermata skalo de Richter okazis Dimanĉe matene (6-an de januaro) en la Peloponezo, sude de Grekio, intertempe nek viktimoj nek gravaj difektoj estis anoncitaj. Sia epicentro troviĝis proksime de la komunumo de Leonidio, 150 km sude de Ateno. La tertremo okazis en profundeco de pli ol 70 km, kaj pro tio ne faris viktimojn. Ofte ĉi tiaj tertremoj ne kaŭzas replikojn.
La seismon oni sentis ĝis Ateno kaj en la okcidento de la lando kie kelkaj enloĝantoj vekiĝis kaj forlasis siajn domojn. Grekio estas la Eŭropa lando kie la tertrema aktiveco estas plej forta, kun duono de la tertremoj enlistigitaj sur la kontinento.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |