eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Natura medio
Grandega ventenergia turbinaro konstruota Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio

 RUMANIO - 28-an de aŭgusto, 2008.

La ĉeĥa energifirmao CEZ projektas konstrui tion, kio estos la eŭropa plej granda surtera ventenergia turbinaro, kiu kostos pli ol unu miliardo da eŭroj. La ventenergia turbinaro ricevos energian potencon de 600 megavattoj kaj troviĝos en Rumanio.
 
Ŝtormoj kaj inundoj en sudorienta Eŭropo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio

RUMANIO / UKRAINIO - 28-an de julio, 2008.

Severaj ŝtormoj kaj inundoj en Ukrainio kaj Rumanio mortigis almenaŭ 18 homoj. Kvin tagoj de pluvegado en la ukrainiaj Karpataj Montoj mortigis 13 homojn, interalie kvin infanojn. Almenaŭ du personoj ankaŭ forestas. La inundoj difektis pli ol 21 000 domojn, proparolanto de ministerio diris en komunikaĵo. La registaro evakuis pli ol 7 000 homoj kaj pli ol 300 urboj kaj vilaĝoj restas sen elektro.

 
Denove fajregoj en Grekio Retpoŝtadreso
Eŭropo - Natura medio

GREKIO - 26-an de julio, 2008.

Pli ol 2000 turistoj estas evakuataj pro arbaraj incendioj en la greka insulo Rodiso. Respondeculoj en Grekio anoncas, ke turistoj revenos kiam la fumo malaperos. Dum la kvar lastaj tagoj, la fajrego detruis milojn da hektaroj da pinarbaro. Alia incendio norde de Ateno estas jam sub kontrolo de la fajrestingistoj.

 
Nukleaj centraloj likas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio

FRANCIO - 21-an de julio, 2008.

Inspektoroj pri nuklea energio en Francio kontrolas radioaktivan likon en la centralo de Romans sur Isère, la duan atoman likadon en dek tagoj. La fabrikejo en la sudoriento de la lando faras uraniajn produktojn por elektrocentraloj kaj esplorreaktoroj. Ĝi apartenas al la grandega grupo Areva, la franca atoma giganto respondeca pri la unua likaĵo.

 
Abeloj amase malaperas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio

FRANCIO - 12-an de junio, 2008.

La abelovartistoj en la oriento de Francio staras en alarmo. Ekde la komenco de majo, ili observas gravajn senpopoliĝojn de siaj abelejoj, la sudo de la regiono Alzaco estas plej tuŝita. "La laborabeloj foriras el la abelejo sed ne revenas kaj la abelejo fine kadukiĝas", rimarkas Daniel Limon, prezidanto de la laborsindikato de la profesiaj abelvartistoj de regionoj Alzaco, Loreno kaj Ĉampanjo.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL