eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Grava sanzorga krizo en Nordkoreio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
NORDKOREIO - 15-an de julio, 2010.

 
Nordkoreio ne plu kapablas provizi sian popolon per la plej baza sanzorgo, Amnestio Internacia avertas. Enketo de la kontrolorganizo pri homaj rajtoj trovis apenaŭ funkciantajn hospitalojn, malbonan higienon kaj epidemiojn kiuj tre malbone efikas sur la popolon ol vasta nutromanko.
 
Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
BARATO - 09-an de marto, 2010.

La supera ĉambro de parlamento de Barato voĉdonas pri leĝo, kies celo estos rezervi trionon de ĉiuj seĝoj en la nacia parlamento kaj subŝtataj parlamentoj por virinoj. La vicprezidento de Barato alvokis al "voĉa voĉdono" de deputitoj en la supera ĉambro. Nun li petas oficialan kalkulon de tiuj voĉdonoj.
 
Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero' Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 04-an de marto, 2010.

Google deklaras, ke ŝtata cenzuro en landoj kiel Ĉinio devus esti metita sur komercan tagordon de Usono. Nicole Wong de la kompanio Google diris al la Senata Juĝistara Komitato, ke interreta cenzuro povus favori lokajn firmaojn. Usono planas forlevi cenzuron de Ĉinio kun la Monda Komerca Organizo, laŭ Bloomberg.
 
Ĉinio kondamnis la usonajn kritikojn de ĝia Interret-reguloj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 22-an de januaro, 2010.

 
Ĉinio kondamnis la usonajn kritikojn de ĝia Interret-reguloj, dirante, ke ili povus malutili al ligoj inter la du landoj. La usona  sekretariino pri Eksterlandaj Aferoj Hillary Clinton alvokis al Ĉinio levi restriktojn en Interreto. Hillary Clinton ankaŭ alvokis al Pekino prienketi Google-plendojn, laŭ kiuj retatakoj devenis de Ĉinio. La proparolanto de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Ma Zhaoxu diris, ke Usono devu "respekti faktojn" kaj halti fari "senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio".
 
Unu triono de Baratanoj vivas en ekstrema malriĉeco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
BARATO - 11-an de decembro, 2009.

 
Ĉiu tria Baratano estas vivanta sub la indikilo de malriĉeco, nova registara studo anoncas. La raporto de la ekonomikisto Suresh Tendulkar kiel mezurunuon por la studo utiligis monon elspezitan de persono en specifaj familiaj varoj kaj servoj por difini malriĉecon. Homoj loĝantaj en la subŝtatoj de Oriso, Biharo kaj Ĉhatisgaro estas inter la plej malriĉaj, la raporto diras.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL