eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Unu triono de Baratanoj vivas en ekstrema malriĉeco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
BARATO - 11-an de decembro, 2009.

 
Ĉiu tria Baratano estas vivanta sub la indikilo de malriĉeco, nova registara studo anoncas. La raporto de la ekonomikisto Suresh Tendulkar kiel mezurunuon por la studo utiligis monon elspezitan de persono en specifaj familiaj varoj kaj servoj por difini malriĉecon. Homoj loĝantaj en la subŝtatoj de Oriso, Biharo kaj Ĉhatisgaro estas inter la plej malriĉaj, la raporto diras.

Tiu raporto
ankaŭ trovis, ke la nombro de malriĉuloj en urboj malpliiĝis, dum tiu en vilaĝoj male pliiĝis. La raporto ŝanĝis la  tradicie uzitan metodon laŭ kiu oni specifas la nombron de homoj vivantaj en malriĉeco per la mezuro de ilia kaloria konsumado, al unu alia metodo baziĝanta sur ilia elspezado de havendaj varoj kaj servoj.

Sur bazo de
la nova metodo, la studo trovis, ke 37,2% de Baratanoj vivas malsupre de la indikilo de malriĉeco. Pli ol 40% de kamparaj loĝantoj supervivas kun laŭkapa elspezo de po 447 rupioj ($ 9,6) ĉiumonate, elspezado farita sur plejhavendaj necesaĵoj kiel manĝaĵoj, brulaĵoj, vestaĵoj kaj ŝuoj.

Korespondantoj
diras, ke eĉ se Barato spertas imponan ekonomian progreson, la nombro de Baratanoj kiuj vivas en ekstrema malriĉeco ne regresas sufiĉe rapide. Krom se Barato devontigas sin al pli granda socia elspezado kaj interveno, oni malfacile reduktos malriĉecon.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi