Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
- 2009, plej malbona jaro por flugkompanioj
- Google festas la Zamenhof-tagon !
- Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Plej riĉa homo en la mondo estas meksika | ![]() |
![]() |
| Tutmonde |
|
La meksika telekomunikada giganto Carlos Slim alvenas ĉe la kapo de la listo de miliarduloj en la revuo Forbes - la unua fojo ekde 1994 kiam Usonano ne estas je la unua loko. La riĉaĵo de Sro Slim altiĝis de 18,5 miliardoj da usonaj dolaroj lastjare al 53,5 miliardoj da dolaroj. Li tiel venkas la faman Microsoft-fondinton Bill Gates (53 miliardoj da dolaroj) kiu nun estas en dua loko, kaj la usona investanto Warren Buffett (43 miliardoj) kiu estas tria en la listo. En la jaro 2009, 332 nomoj forlasis tiun liston post malfacila jaro, sed la totala nombro de miliarduloj sur la listo de ĉi tiu jaro altiĝis de 793 al 1011, Forbes diris. La proparolanto de Carlos Slim rifuzis konfirmi la takson de la revuo Forbes pri la riĉeco de la meksika magnato, dirante, ke ili ne "malŝparos sian tempon" sur tiaj kalkuloj, sed li bonvenigis la rezulton. "Al ni ja plaĉas, ke li estas konsiderita kiel la plej bona negocisto de la mondo," la proparolanto Arturo Elias deklaris. "Tio signifas, ke estas fido inter la investantoj." Plej granda gajninto de la jaro, la brazila minindustria magnato Eike Batista, alvenas en la unuaj 10 por la unua fojo. Li eniris al la sepa loko, pligrandigis sian riĉecon de 19,5 miliardoj da dolaroj al 27 miliardoj. Bernard Arnault el Francio (27,5 miliardoj), la viro kiu estras la plej grandan luksan firmaon de la mondo LVMH, ankaŭ moviĝis al la grupeto de la 10 plej riĉaj, kaj alvenas al la oka loko, pliiginte sian riĉaĵon de 11 miliardoj al 27,5 miliardoj da dolaroj. Li do fariĝas la plej riĉa persono de Eŭropo. Kontraŭe, Ingvar Kamprad, estro de Ikea, kaj Theo Albrecht, estro de Aldi, estas forpuŝitaj el tiu gupeto de 10 plej riĉaj personoj en la mondo.En signo, ke la tutmonda ekonomio povis vidi signojn de pliboniĝo, la mezuma valoro de la miliarduloj en la mondo estas nun 3,5 miliardoj da dolaroj, tio estas 500 milionoj pli ol lastjare. Cetere, 97 nomoj faris sian debuton en tiu mondo de riĉulegoj, dum 164 aliaj revenis al la listo en 2010, inkluzivante la fondinton de Facebook Mark Zuckerberg (4 miliardoj da dolaroj), kiu, je la aĝo de 25 jaroj, ankaŭ reakiras la titolon de plej juna miliardulo en la mondo. La pliboniĝanta sano de la tutmonda ekonomio signifis, ke 55 landoj estis reprezentitaj en la Forbes-listo : Finnlando (Antti Herlin, numero 773) kaj Pakistano (Mian Muhammad Mansha, numero 937) aldonas iliajn unuajn miliardulojn. Plifortiĝintaj provizaj merkatoj kaj pluraj grandaj publikaj proponoj dum la pasinta jaro helpis Azion redukti la distancon kun Eŭropo. Totalo de 234 aziaj miliarduloj estas prezentitaj en la listo de 2010, kompe kun 248 kiuj venas el Eŭropo. En 2010, Nov-Jorko restis ĉe la supro de la listo de urboj kie vivas la plej granda nombro da miliarduloj, kun 60 riĉegaj loĝantoj, Moskvo estas je la dua loko, kun 50 miliarduloj kaj Londono je la tria kun 32. |




grupeto de la 10 plej riĉaj, kaj alvenas al la oka loko, pliiginte sian riĉaĵon de 11 miliardoj al 27,5 miliardoj da dolaroj. Li do fariĝas la plej riĉa persono de Eŭropo. Kontraŭe, Ingvar Kamprad, estro de Ikea, kaj Theo Albrecht, estro de Aldi, estas forpuŝitaj el tiu gupeto de 10 plej riĉaj personoj en la mondo.