Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Karzai deklarita prezidento de Afganio | ![]() |
![]() |
| Azio - Politiko |
![]() AFGANIO - 3-an de novembro, 2009.
La Afgana Komisiono pri Balotadoj decidis malokazigi la duan rondon de la afgana prezidentelekto tiun lundon, deklarante la aktualan Hamid Karzai kiel la afgana elektita gvidanto. La decido forigi la eliminan voĉdonkonkurson sekvis dimanĉan anoncon de la afgana kontraŭstara kandidato Abdullah Abdullah, ke li retiriĝas de la vetkuro.
La decido de Abdullah instigis tempon de panika diplomatia kverelo en la afgana ĉefurbo Kabulo, kiam okcidentaj diplomatoj kaj afganaj respondeculoj hastis por provi solvi la lastan epizodon de politika krizo, kiu regas en tiu milite turmentata lando ekde la senkreditigita unua rondo de la 20-a de aŭgusto. Tiu lastlunda decido de la Afgana Sendependa Komisiono pri Balotadoj (angle IEC) sekve donas al Hamid Karzai alian kvinjaran mandaton, sed efektive malmulte helpas por trakti la krizon pri praveco post unua rondo makulita de balotfraŭdo. Estas akuzoj de lia ĉefa politika rivalo, ke la afgana prezidento ne faris la necesajn ŝanĝojn por certigi fraŭdoliberan duan rondon. En sia komunikaĵo dimanĉon, videble emociigita Abdullah emfazis, ke li retiriĝas pro la malsukceso de sia politika rivalo Karzai respondi liajn kampanjajn postulojn por proceduraj ŝanĝoj, inter kiuj estas maldungado de altrangaj afganaj balotaj respondeculoj, cele al evito de la problemoj alfrontitaj dum la misa unua rondo. La lunda anonco okazis kelkajn horojn post kiam la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon alvenas en Kabulo por intertraktoj kun Hamid Karzai. Parolante al reporteroj antaŭe lundon, Sinjoro Ban insistis pri tio, ke la UN respektos iun ajn decidon faritan la IEC. Legu ankaŭ :
|





AFGANIO - 3-an de novembro, 2009.
senkreditigita