eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Puĉo en Niĝero Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
NIĜERO - 19-an de februaro, 2010.

Puĉo okazis en Niĝero kaj la prezidento estis kaptita post pafila batalo en la ĉefurbo, Niameo. En televida anonco, proparolanto por la komplotantoj anoncis, ke la konstitucio de Niĝero estas interrompita kaj ĉiuj ŝtataj institucioj solvitaj. La militistaro trudis elirmalpermeson kaj fermis la landlimojn de la lando.

La prezidento Mamadou Tandja, en potenco de pli ol jardeko en la uranio-riĉa nacio, kredeble estas en malliberejo ĉe militista kazerno. Raportoj diras, ke registaraj ministroj estas ankaŭ tenataj. Streĉiteco jam estis kreskanta en la lando ekde lasta aŭgusto, kiam Sro Tandja ŝanĝis la konstitucion por permesi al li resti en potenco pretere de la laŭleĝa mandatolimo.

La decido tiam provokis politikan krizon kaj ĵetis Niĝeron en izolecon : la regiona grupo "Ecowas" (Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj) interrompis ĝian membriĝon. Proparolanto de la puĉaj gvidantoj diris, ke la lando estas nun gvidita de grupo nomata la "Supera Konsilio por la Restarigo de Demokratio" (france CSRD). Li vokis al la loĝantaro de Niĝero "resti trankvila kaj resti unuigita ĉirkaŭ la idealoj de la CSRD...  por igi Niĝeron ekzemplo de demokratio kaj bona administrado"."Ni vokas al nacia kaj internaciaj opinioj subteni nin en nia patriota ago savi Niĝeron kaj ĝian loĝantaron de malriĉeco, trompo kaj korupto," li aldonis.

Observantoj en Niameo diras, ke malgraŭ la elirmalpermeso, loĝantoj iras al moskeoj kaj butikoj tute normale. Ne estas evidenta militista ĉeesto tra la stratoj, sed peza artilerio estis deplojita ĉirkaŭ la prezidenta palaco.

La Afrika Unio kondamnis la agon de la militsta grupo, dirante, ke puĉoj kontraŭaas la vizion de AU pri kontinento libera de malkonstituciaj ŝanĝoj de registaro. Sed unu kontraŭstara gvidanto, Mahamadou Karijo, bonvenigis la puĉon kaj laŭdis la soldatojn kiel "honestaj patriotoj". "Ili kondutas kiel ili diras - ili ne estas interesitaj en politika gvidado, ili batalos por savi la Niĝeranojn de ajna speco de tiraneco," li diris.

Soldatoj kaptis la prezidenton Tandja dum li estris sian ĉiusemajnan ministraran renkontiĝon, registara fonto diris al fremdaj gazetoj. La registaro kaj opozicio estis partoprenantaj al paroladoj ekde decembro, mediaciita de la regiona organizo Ecowas, por provi solvi politikan krizon de la lando.

Sro Tandja, eksa armea oficiro, estis unue elektita prezidento en 1999 kaj estis revenigita al potenco en la balotado de 2004. Niĝero spertis longajn periodojn de militista regado ekde sendependeco disde Francio en 1960. Ĝi estas unu el plej malriĉaj landoj de la mondo, sed subtenantoj de Sro Tandja argumentas, ke lia jardeko en potenco alportis ekonomian stabilecon.

Sub lia prezidenteco, la franca energia firmao Areva komencis laboron en la monda dua plej granda uraniomino - plugante proksimume 1,5 miliardon da dolaroj en la projekto. La nacia naftokompanio de Ĉinio subskribis interkonsenton de 5 miliardoj da dolaroj en 2008 por pumpi petrolon ene de tri jaroj.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi