Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Politikistoj interkonsentas pri divido de potenco | ![]() |
![]() |
| Afriko - Politiko |
![]() MADAGASKARO - 07-an de novembro, 2009.
Madagaskaraj politikaj rivaloj decidis interkonsenton tiun vendredon en la etiopia ĉefurbo Addis-Abebo pri la konsisto de unueca registaro, kiu malfermos la vojon por ĉesigi la naŭmonatan politikan krizon kiu kripligis la landon. La instigisto de puĉo Andry Rajoelina, la elpelita prezidento Marc Ravalomanana kaj siatempaj prezidentoj Didier Ratsiraka kaj Albert Zafy ĉiuj subskribis la akordon.
Laŭ tiu ĉi interkonsento Rajoelina restos prezidento ĝis balotadoj je la fino de 2010. Li estos akompanata de du novaj prezidentoj anstataŭ vicprezidentoj por reprezenti diversajn politikajn partiojn. Fetison Rakoto Andrianirina, altranga asistanto de la elpelita prezidento Marc Ravalomanana, estos unu el la prezidentoj. La dua kun prezidenteco estas asignita al Emmanuel Rakotovahiny, de la politika movado de la siatempa prezidento Albert Zafy. Ne estis tuj klare, tamen, kiel la potenco estos dividita inter la prezidento kaj la tielnomita prezidenta konsilio. La kvar gvidantoj konsentis pri 15-monata transira periodo en aŭgusto, sed jam pridisputis detalojn pri la divido de potenco . Ravalomanana aktive partoprenas la repacigan interkonsenton sed estas raportite, ke li rifuzis partopreni registaron en kiu Rajoelina retenas potencon kiel prezidento de la insullando. Ekzilita en Sudafriko kaj ĉiam pli izolita de la madagaskara politika areno, Ravalomanana hodiaŭ vidas sian plej proksiman alianculon Andrianirina ĉe la plej alta politika nivelo. La interkonsento pri divido de potenco signifas veran progreson por Madagaskaro. “Almenaŭ nun estas konvena registaro de interkonsentiĝo kiun la malsamaj partioj akceptis. Pro tio, ke nun registaro povas labori,” fremda observanto diris. Rajoelina,35-jara iama diskĵokeo, faligis la prezidenton Ravalomanana kun la armea subteno je la 17-a de marto, sed ne gajnis la agnoskon de la internacia komunumo. La puĉo okazis kiel rezulto de monatoj de foje perfortaj manifestacioj kiuj lasis la insulon en diplomatia kaj institucia limbo, kun paralelaj registaroj kiuj postulis potencon. “Ekde ili atingis interkonsenton hodiaŭ, Madagaskaro povas ricevi fremdan helpon. La Eŭropa Unio minacis Madagaskaron per interrompo de 630 milionoj da eŭroj se ili ne atingos interkonsenton,” diras ĵurnalisto kiu sekvas la okazaĵojn en la insulo. Monatoj de politika tumulto malfortigis la ekonomian kreskon kaj devigis kelkajn gravajn fremdajn investantojn revizii siajn komercajn planojn en la petrol- kaj mineralriĉa lando. Legu ankaŭ :
|





MADAGASKARO - 07-an de novembro, 2009.
La