eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Madagaskaro havas novan prezidenton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
MADAGASKARO - 20-an de marto, 2009.

La Afrika Unio (AU) interrompis la membrecon de Madagaskaro pro la puĉo subtenata de la nacia armeo kiu donis potencon al Andry Rajoelina, la eksa opoziciestro. Aldoninte sian voĉon al la kreskanta internacia kondamno, la AU vendredon deklaris, ke la preno de potenco fare de Rajoelina estas "malkonstitucia".

Rajoelina, kiudeklaris sin kiel la nova estro de la transira aŭtoritato post kiam Marc Ravalomanana estis devigita eksiĝi, jam altiras al si kritikon el Usono, Francio, Germanio kaj la Erŭopa Unio. Bruno Ne Zidouemba, la prezidanto de la Konsilio por Paco kaj Sekureco de la Afrika Unio, diris, ke "tio, kio okazis en Madagaskaro eniras la difinon de malkonstitucia ŝanĝo de registaro". "La Konsilio tiam decidis interrompi la partoprenon de Madagaskaro al organoj de la AU," li diris.

Malgraŭ la kritikoj, madagaskaraj tribunaloj kaj armeo legitimis Sron Rajoelina, kiu forpelis Ravalomanana-n el la prezidenteco mardon post sepsemajna kampanjo de strataj protestoj. Dum la unua tago de sia mandato, la 34-jara Rajoelina dissolvis la senaton kaj nacian asembleon sen opozicio. Post la perdo de regado super la registaro kaj la armeo, Ravalomanana, 59-jaraĝa, forlasis potencon kaj transdonis ĝin al militista administro, kiu laŭvice transpasis ĝin al Rajoelina. La madagaskara konstitucia tribunalo merkredon juĝis, ke la duobla translokigo estas laŭleĝa kaj, ke Rajoelina estas la laŭrajta provizora gvidanto. La provizora gvidanto promesis malsupreniri manĝaĵajn prezojn sur la insulo, kie tri kvaronoj de la loĝantaro vivtenas sin per malpli ol 2 doraloj tage.

Legu ankaŭ pri Madagaskaro :
 

Komentoj  

 
+1 # Eric Coffinet 2009-03-21 08:32 Mi nuntempe opinias, ke tiu puĉo estas la plej malgrava rimedo malbona al la politika krizo en Malagasio … jam 135 homoj mortis kaj milionoj suferas ! Ni atendu kaj atentu por ĝusta taksado pri tiu afero. Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eric Coffinet 2009-03-28 20:42 Malpli ol unu semajno post sia enoficiĝo, la nova prezidento severe subpremigas manifestacion de opoziciuloj, tiel elmontrante sian perfortecon same kiel sian malfortecon … kaj la malstabilecon de la nuna situacio politika en Malagasio ! Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi