Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
- 2009, plej malbona jaro por flugkompanioj
- Google festas la Zamenhof-tagon !
- Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita | ![]() |
![]() |
| Tutmonde |
![]() KATARO - 22-an de marto, 2010.Propono por malpermesi internacian komercon en la Atlantika Oceano de la ruĝa tinuso, kiu estas uzata en la preparado de suŝio en Japanio, estis malakceptita de partoprenantoj en renkontiĝo de UN pri natura medio. La decido okazis post kiam Japanio, Kanado kaj ankaŭ multaj malriĉaj nacioj oponis la proponon kun la argumento, ke ĝi ruinigos fiŝkapt-ekonomiojn. Monako proponis tiun planon ĉe la renkontiĝo de la Kongreso pri Internacia Komerco de Endanĝerigitaj Specioj (CITES). Provizoj falis de ĉ. 85% pro la ekkomenco kaj disvolviĝo de la industria fiŝkaptado. Monako argumentis, ke la organizo priresponda por kontrolado de la kaptado de tinusoj - la Internacia Komisiono por la Konservado de Atlantikaj Tinusoj (Iccat) - ne efektivigis decidojn sufiĉe striktajn por certigi la supervivon de la specio. Sciencistoj kaj kampanjantoj laborantaj kun konservadaj organizoj estis seniluziigitaj de la rezulto de la Kongreso. "Ni pensas, ke tio estas tre malbona frapo," diris Glenn Sant, gvidanto de la tutmonda mara programo kun "Traffic", la internacia reto pri komerca kontrolo. "Iccat ne povis montri, ke ĝi kapablas efektivigi procedojn kiuj kondukos al plibonigo de situacio por ruĝaj tinusoj. Estis vere neniu demando, ke ili plenumas la sciencajn kriteriojn por enlistigo," li diris dum la konferenco en Doho, Kataro. "Enlistigo" estas la teknika termino por entrudo de restrikto sur internacia komerco tra CITES. Ruĝa tinuso tiel ne povis enlistiĝi en la "Aldonaĵo Unu", kiu signifas kompletan kaptomalpermeson. Sro Sant estis membro de la fakula grupo kiu kunvenigis lastan jaron por ekzameni ĉu la nombro de atlantikaj ruĝaj tinusoj estas sufiĉa por respondi al kriterioj de la tielnomata "Aldonaĵo Unu". Plimulto de anoj de tiu grupo tiam opiniis, ke tinusoj povas enlistiĝi, kvankam interkonsentiĝo ne estis atingita. Antaŭe, sciencaj konsilistoj de Iccat konkludis, ke komerca malpermeso estas pravigita. Usono, kiu subtenis kaj faris premojn por la malpermeso, ankaŭ priskribis la rezulton kiel "seniluziiganta". "La hodiaŭa voĉdono estas regreso por la atlantika ruĝa tinuso," diris Tom Strickland, estro de la usona delegacio ĉe CITES. "Sed ni plu batalos, por certigi, ke fiŝkaptado estas severe kontralata, por ke estontaj generacioj povu vidi ruĝajn tinusojn."Japanio - la ĉefa tinuskonsumanta nacio - montris tre klare sian kontraŭstaron al la propono antaŭ ol la CITES-a renkontiĝo komenciĝis. Ĝi argumentas, ke komerca fiŝkaptado devus esti kontrolata tra organizoj kiel Iccat. La debato - priskribita de unu el la observantoj kiel "pasia" - vidis du voĉdonoj. La unua estis propono de la Eŭropa Unio kiu iom malfortigis la originalan proponon de Monako, sed kiu tamen subtenis la malpermeson, estis venkita de 72 voĉdonoj kontraŭ 43 en sekreta baloto. La Eŭropa Unio supoze voĉdonis kiel ununura bloko en ĉi tiuj intertraktadoj. Nacioj kun aktiva tinuskaptado kiel Francio, Italio kaj Hispanio ne volis subteni tutan, tujan malpermeson. La dua voĉdono tiam okazis pri la originala propono de Monako, kaj ankaŭ estis forĵetita per 68 voĉdonoj kontraŭ 20. En teorio, la nacioj de EU ne devis partopreni en la dua voĉdono ĉar ne ĉiuj delegitoj havis aŭtoritaton de iliaj registaroj voĉdoni por ĝi. Tamen, kelkaj ja subtenis la decidon. Sue Lieberman, direktorino de internacia politiko kun la "Pew Environment Group", sugestis, ke lobiado de la fiŝkaptada industrio estis fine priresponda por la malvenko. "Ĉi tiu renkontiĝo prezentis oran ŝancon al registaroj, por ke ili prene klaran pozicion kontraŭ troa kaptado de fiŝoj, sed multaj registaroj malsukcesis tiel fari," ŝi diris. "La merkato por ĉi tiu fiŝo estas nun tro profita kaj la premo de fiŝkaptaj interesoj tro granda, por ke sufiĉe da registaroj vere subtenu daŭrigeblan estontecon por la fiŝoj." |





KATARO - 22-an de marto, 2010.
Plimulto de anoj de tiu grupo tiam opiniis, ke tinusoj povas enlistiĝi, kvankam interkonsentiĝo ne estis atingita. Antaŭe, sciencaj konsilistoj de Iccat konkludis, ke komerca malpermeso estas pravigita. Usono, kiu subtenis kaj faris premojn por la malpermeso, ankaŭ priskribis la rezulton kiel "seniluziiganta". "La hodiaŭa voĉdono estas regreso por la atlantika ruĝa tinuso," diris Tom Strickland, estro de la usona delegacio ĉe CITES. "Sed ni plu batalos, por certigi, ke fiŝkaptado estas severe kontralata, por ke estontaj generacioj povu vidi ruĝajn tinusojn."