eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

"Estro de estroj" mortigita en Meksiko Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio
MEKSIKO - 17-an de decembro, 2009.

 
Unu el la plej urĝe serĉataj "baronoj" de narkotaĵoj estis mortigita en interpafado kun ŝtataj sekurecfortoj, meksikaj respondeculoj anoncas. Arturo Beltrán Leyva kaj kvar asertataj membroj de lia kartelo mortis en rastado en domo en Cuernavaca, sude de Meksikurbo. La kartelo de Beltrán Leyva, kiu bazas sian agadon ĉe la Pacifika marbordo, estas unu el la plej potencaj kaj perfortaj narkotistaj bandaĉoj de Meksiko.

Dume
, la distranĉitaj kapoj de ses policanoj estis trovitaj apud preĝejo en la nordo de la lando, la polico diras. Ili diras, ke la senkapigado en la ŝtato de Durango estis venĝatenco de la tielnomata Golfo-kartelo post la mortigo de 10 bandaĉomembroj pasintsemajne. La distranĉitaj kapoj, lasitaj en plastaj sakoj ekster la preĝejo antaŭ tagiĝo, estis eltrovitaj de forportistoj de rubaĵoj, la oficejo de ŝtata ĝenerala advokato diris.

Arturo Beltrán Leyva, nomata la "estro de estroj", estis unu el kvar fratoj kiuj forlasis la kartelo de Sinaloa kaj vicigis sin kun Los Zetas, grupo de siatempaj soldatoj dungitaj de la Golfo-Kartelo kiel mortigistoj. La disigo kredeble stimulis grandan parton de la sangoverŝo trans Meksiko, kie pli ol 14 000 homoj estis mortigitaj en rilata perforto ekde 2006. La meksika registaro enlistigis Sron Beltrán Leyva kiel unu el la 24 plej urĝe serĉataj narkotistoj kaj proponis 2,1milionojn da usonaj dolaroj kiel rekompencon por lia kapto.

Meksikaj
respondeculoj estas batalantaj ondon da perforto fare de narkotistaj bandaĉoj, kiuj disputas pri kontrabandaj vojoj al Usono. La registaro de Obama liveris kvin helikopterojn al Meksiko lastan merkredon, por helpi la landon en sia batalo. Vaŝingtono diras, ke la altiĝanta nombro de mortintoj estas signo, ke la narkotistaj bandaĉoj estas malfortiĝantaj sub la militista premo de la prezidento Prezidanto Calderón, kiu deplojis 49 000 ekstrajn soldatojn trans Meksiko.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi