| Nordameriko - Socio |
  MEKSIKO - 17-an de decembro, 2009.
Unu el la plej urĝe serĉataj "baronoj" de narkotaĵoj estis mortigita en interpafado kun ŝtataj sekurecfortoj, meksikaj respondeculoj anoncas . Arturo Beltrán Leyva kaj kvar asertataj membroj de lia kartelo mortis en rastado en domo en Cuernavaca, sude de Meksikurbo. La kartelo de Beltrán Leyva, kiu bazas sian agadon ĉe la Pacifika marbordo, estas unu el la plej potencaj kaj perfortaj narkotistaj bandaĉoj de Meksiko.
Dume, la distranĉitaj kapoj de ses policanoj estis trovitaj apud preĝejo en la nordo de la lando, la polico diras. Ili diras, ke la senkapigado en la ŝtato de Durango estis venĝatenco de la tielnomata Golfo- kartelo post la mortigo de 10 bandaĉomembroj pasintsemajne. La distranĉitaj kapoj, lasitaj en plastaj sakoj ekster la preĝejo antaŭ tagiĝo, estis eltrovitaj de forportistoj de rubaĵoj, la oficejo de ŝtata ĝenerala advokato diris.
Arturo Beltrán Leyva, nomata la "estro de estroj", estis unu el kvar fratoj kiuj forlasis la kartelo de Sinaloa kaj vicigis sin kun Los Zetas, grupo de siatempaj soldatoj dungitaj de la Golfo-Kartelo kiel mortigistoj. La disigo kredeble stimulis grandan parton de la sangoverŝo trans Meksiko, kie pli ol 14 000 homoj estis mortigitaj en rilata perforto ekde 2006. La meksika registaro enlistigis Sron Beltrán Leyva kiel unu el la 24 plej urĝe serĉataj narkotistoj kaj proponis 2,1milionojn da usonaj dolaroj kiel rekompencon por lia kapto.
Meksikaj respondeculoj estas batalantaj ondon da perforto fare de narkotistaj bandaĉoj, kiuj disputas pri kontrabandaj vojoj al Usono. La registaro de Obama liveris kvin helikopterojn al Meksiko lastan merkredon, por helpi la landon en sia batalo. Vaŝingtono diras, ke la altiĝanta nombro de mortintoj estas signo, ke la narkotistaj bandaĉoj estas malfortiĝantaj sub la militista premo de la prezidento Prezidanto Calderón, kiu deplojis 49 000 ekstrajn soldatojn trans Meksiko.
|