| Nordameriko - Kulturo |
|
KANADO ( KEBEKIO) - 4-an de julio, 2008.
La kanada urbo Kebeko (france Québec), fondita en 1608 de la franca esploristo Samuel de Champlain, festas sian 400-an naskotagon. Franca delegacio ĉeestis ĵaudon la festojn de la plej granda franclingva komunumo en Nordameriko.
|
|
| Nordameriko - Kulturo |
USONO - februaro de 2008.
3 500 antaŭlonge perditaj bildoj kaptitaj de la fama militfotisto Robert Capa estas retrovitaj de la Internacia Centro pri Fotografio (ICF) en NovJorko. Detenataj for de la publika okulo en Meksikio, la fotojn de la Hispana Civila Milito oni konsideris perditaj. La fotoj de la Hispana Civila Milito "formas la bazon por reprezenti modernan militon," diras Wallis, estro de la Internacia Centro pri Fotografio, kiu konsideras Capa "unu el la plej gravaj militfotistoj de la 20a jarcento."
|
| Nordameriko - Kulturo |
|
USONO, januaro 2008.
Virino, kiu kredeble estis la lasta denaska parolanto de la Ejaka lingvo en la nordokcidenta Usona ŝtato Alasko mortis la 21-an de januaro je la aĝo de 89 jaroj. Marie Smith Jones estis ĉampionino de indiĝenaj rajtoj kaj protektado. Ŝi mortis siahejme en Anchorage.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |