Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Kebekio festas sian 400-an datrevenon | ![]() |
| Nordameriko - Kulturo |
|
La kanada urbo Kebeko (france Québec), fondita en 1608 de la franca esploristo Samuel de Champlain, festas sian 400-an naskotagon. Franca delegacio ĉeestis ĵaudon la festojn de la plej granda franclingva komunumo en Nordameriko. La kanada ĉefministro Stephen Harper laŭdis la urbon Québec kiel la plej belan urbon de la lando, kiam li kaj amaso da aliaj eminentuloj festis la 400-an datrevenon de tiu historia nordamerika urbo. Sro Harper, kune kun la kebeka ĉefministro Jean Charest, la Ĝenerala Guberniestrino Michaelle Jean kaj la franca ĉefministro Francois Fillon estis inter la politikistoj kiuj faris nelongajn paroladojn ĉe ceremonio markanta la alvenon de Samuel de Champlain je la 3-a de julio 1608.
"1608 estas historia dato por vi, por la provinco de Kebekio kaj por ĉiuj Kanadanoj ĉar la 3-a de julio, ĝuste antaŭ 400 jaroj hodiaŭ mem, vere markas la ekkomencon de tio, kio ni estas hodiaŭ," Stephen Harper diris. "Karaj Kanadanoj, mi ja pasigis mian junaĝon en Toronto, mi ja decidis loĝi en Calgary kun mia familio, kaj mi laboras en Otavo, sed oni diras, ke ĉiuj Kanadanoj devas havi du urbojn en sia koro : sian propran kaj la urbon Québec. Ĉar ĝi estas la plej bela urbo en Kanado, la plej ĉarma urbo, kiu elradiigas sian 'joie de vivre' (vivĝojon)" Sro Harper ankaŭ aludis en sia parolado al la "kebekia nacio." "La semoj plantitaj tie ĉi antaŭ 400 jaroj, hodiaŭ floris en imponega urbo, forta kaj fiera kebekia nacio, kaj granda kanada lando, forta kaj libera. Kia miriga heredaĵo !" La paroladoj estis sekvitaj de parado de soldatoj kaj policistoj vestitaj per diversaj militistaj vestoj de malsamaj historiaj periodoj. Kelkaj kontraŭmilitaj protestantoj eldiris sian kontraŭstaron al kanada misio en Afganio sed ne estis problemoj aŭ arestoj laŭ raportoj. La cetera lando, plejparte anglalingva, ankaŭ partoprenis la feston kiam sonoriloj eksonis en centoj de kanadaj urbetoj kaj urbegoj. La sonoriloj aŭdiĝis 11 fojojn je la 11-a horo (orienta kanada tempo), kaj estis sekvitaj de 400 sekundoj de ĝojaj sonorilkantoj kiuj deziris al la urbo kaj la tuta Kebekio, la tielnomata "Bela Provinco" feliĉan datrevenon. |



KANADO (
KEBEKIO) - 4-an de julio, 2008.

Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.