Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Lasta Ejak-parolanto mortas | ![]() |
| Nordameriko - Kulturo |
|
Virino, kiu kredeble estis la lasta denaska parolanto de la Ejaka lingvo en la nordokcidenta Usona ŝtato Alasko mortis la 21-an de januaro je la aĝo de 89 jaroj. Marie Smith Jones estis ĉampionino de indiĝenaj rajtoj kaj protektado. Ŝi mortis siahejme en Anchorage. Ŝi helpis la Alaskan Universitaton por kompili Ejakan vortaron, tiel, ke estontaj generacioj havos la ŝancon kaj eblecon revivigi ĝin. Sinjorino Jones estis priskribata de sia familio kiel eta virino kiu estis furioze sendependa. Ŝi pasie deziris konservi la Ejakan lingvon kaj volis, ke oni registru ĝin por estontaj generacioj. La Ejaka hejmlando de siaj prapatroj situas laŭ preskaŭ 500 km de la Golfo de Alasko. Kun ŝia edzo, blanka Oregona fiŝkaptisto, Sinjorino Jones havis naŭ infanojn, sep el kiuj ankoraŭ estas vivantaj. Sed neniu el ili lernis la Ejakan ĉar ili pasigis sian junaĝon je tempo kiam estis konsiderita malbone paroli alian lingvon ol la anglan, ŝia filino diris. Laŭ Michael Krauss, lingvisto kaj profesoro kiu laboris kun ŝi, "ŝi estis tre sola kiel lasta Ejakparolanto" dum la lastaj 15 jaroj. Preskaŭ 20 aliaj indiĝenaj Alaskaj lingvoj estas minacataj malaperi... Legu ankaŭ : Ejaka Lingvo |




Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.