eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Nordkoreio solenas la naskotagon de sia gvidanto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
NORDKOREIO - 16-an de februaro, 2010.

 
Nordkoreio okazigas festojn celebrantajn la naskotagon de sia gvidanto, Kim Jong-il, kiu kune kun la militistaro, firme tenas la landon. Respondeculoj laŭdis Sron Kim kaj la tutan gvidantaron, sed kontraste kun la pasintjara malcedema lingvaĵo, ili ankaŭ alvokis al dialogo kun la Okcidento. La festoj okazas dum diplomata klopodo ankoraŭ provas rekomenci multlandajn intertraktojn kun Nordkoreio pri la ĉesigo de la atoma programo.

La naskotago de la gvidanto, unu el la plej gravaj publikaj ferioj de Nordkoreio estis okazo montri spektaklojn, kiel sinkronan naĝadon, florofestojn kaj donacojn de sukeraĵoj al infanoj. Poeziaj recitaloj ankaŭ okazis ĉe Sro Kim-a oficiala naskiĝloko, kvankam li ne ĉeestis iujn ajn el la eventoj. Respondeculoj kunvenis por laŭdi Sron Kim kiel "senegale brilega homo", diras raportoj, sed la kutimaj akraj kondamnoj al la okcidentaj landoj ne aŭdiĝis. Male, la sinkaŝema ŝtata vicgvidanto, Kim Yong-Nam, emfazis la neceson fini malamikajn rilatojn kun Usono "tra dialogo kaj intertraktadoj".

Supozeble 68-jara, Sro Kim ne perdis la kapablon ŝoki kaj provoki. En la pasinta jaro, Nordkoreio lanĉis longdistancan testmisilon, kaj faris subterajn atomajn testojn. Sed tiu pasinta jaro povus ankaŭ vidiĝi kiel jaro de gravaj taktikaj eraroj, ĉar la testoj rezultis je pli forta embargode UN , kiu sin apogas sur la malnova alianculo, Ĉinio. Ĉinio, Usono, Rusio, Japanio kaj Sudkoreio forte deziras, ke Nordkoreio ree aliĝu al sespartiaj kunvenoj pri kiel ĉesigi la nordajn atomajn programojn.

Retakso de la landa valuto antaŭ du  monatoj ankaŭ ĵetis la ekonomion en ĥaoson, alportante inflacion kaj plimalboniĝon de ekzistanta manĝaĵonesufiĉoj.

En
Sudkoreio, proksimume 100 transfuĝintoj el la Nordo kaj aliaj aktivuloj kriegis "Falu diktatoro Kim Jong-Il" kiel ili enaerigis grandegajn balonojn portantajn 20 000 flugfoliojn sude de la multe fortikigita landlimo. La balonoj ankaŭ portis 30 malgrandajn radioricevilojn por helpi kaj persvadi Nordkoreanojn aŭskulti kontraŭnordkoreajn elsendojn el la Sudo. La pakoj de flugfolioj enhavas unu dolaron, kaj instigas al Nordkoreanoj preni ilin malgraŭ la risko de puno. "Nia kampanjo diros al niaj nordaj fratoj, ke Kim Jong-il ne estas idolo sed diktatoro kiu forprenas ilian liberecon," diras Park Sang-Hak, kiu estras grupon de transfuĝintoj el la Nordo.

Nordkoreio
ofte plendis pri tiela flugfolio faligo sed la Sudo diras, ke ĝi ne havas leĝojn kontraŭ tia agoj. Sro Kim, kiel lia patro Kim Il-sung antaŭ li, daŭrigis grandegan personecan kulton ĉirkaŭ sia gvidado - eĉ lia naskiĝjaro kaj naskiĝloko restas neklaraj. Oficialaj kontoj diras, ke li naskiĝis la 16-an de februaro 1942, sur la Monto Paektu, sankta loko por Koreanoj. Multaj analizistoj kredas, ke li efektive naskiĝis en Siberio, kie lia patro estis en ekzilo. Iuj metas lian naskiĝjaron en 1941.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi