Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Ĉina leciono por Obama... | ![]() |
![]() |
| Azio - Politiko |
USONO / ĈINIO - 20-an de novembro, 2009.
Je la 15-a de novembro, la prezidento Obama alvenis al Ŝanhajo, unua stadio de lia unua vizito al Ĉinio. La cetera mondo atendas por scii rezultojn kiujn li akiros dum siaj dialogoj kun la ĉinaj gvidantoj, precipe pri klimataj kaj ekonomiaj demandoj. Rezultoj aŭ malsukcesoj... Efektive, la esperoj de ĉi tiu prezidento estas grandaj, sed liaj superatutoj ne tre multas.
Pri internacia komerco, en lia unua grava parolado en Azio (en Japanio), Obama deklaris, ke Usono penos por plifortigi regionan kaj internacian komercan dialogon, kaj ke la lando preferas instali ekonomion bazitan sur eksportoj. Obama promesis fari penojn por antaŭenigi komercan interkonsenton kiu certigos ekvilibron inter la interesoj de ĉiuj. Li opiniis, ke tiela interkonsento pri faciligo de restriktoj sur internacia komerco povus malfermi merkatojn kaj helpi la tutmondan komercadon. Sed estas granda distanco inter parolado kaj agoj... La ĉina registaro povas ja maltrankviliĝi pri la komerca politiko de Obama, ĉar la plej rimarkindaj decidoj kiujn la usona registaro ĝis nun faris konsistis el novaj impostoj sur pneŭojn kaj ŝtalotubojn (utiligitaj en la petrolputoj) kiujn fabrikas Ĉinio. Tio ne vere similas al elekto de politikisto, kiu kredas je libera komerco. Pri la demando de klimata ŝanĝiĝo, Obama rekomendas severegan redukton de la programoj kiuj uzas gasojn kun forceja efiko. La aktivuloj ekologiistoj sekve metis multajn esperojn sur lin, pensante, ke la pintokunveno de Kopenhago povos rezulti je decida interkonsento. Kaj Obama kaj la gvidantoj de la APEC (Forumo de kunlaboro Azio-Pacifiko), kiuj kunvenis en Singapuro je la 14-a kaj 15-a de novembro, klarigis, ke estos ege malfacile atingi interkonsenton antaŭ la pintokunveno de Kopenhago. Jen io, kiu severe frapas internacian komunan agon pri klimato. Tamen, plej grave estos remeti la tutmondan ekonomion en ordo. Obama alvokis al la gvidantoj de aziaj landoj je la 15-a de novembro, inter kiuj tiuj de Ĉinio, kunlabori por helpi konstrui novan ekonomian ordon. Li agnoskis, ke Usono devus penlabori por reekvilibri la strukturon de sia ekonomio. Tio ankaŭ signifas, ke la ĉina ekonomio devas redukti sian dependecon de eksportoj kaj restrukturigi sian ekonomion. Sed tio daŭros certan tempon. Oni scivolas kiun premon Obama metos sur la Ĉinojn koncerne la kurzon de la juano, kiun Usono konsideras subtaksata. Se pliigo de la kurzo de la ĉina mono pligrandigas la aĉetpotencon de la Ĉinoj, tio ankaŭ malgrandigos la konkurencivon de ĉinaj produktoj. Antaŭ lia alveno al Ŝanhajo, la plej rimarkinda propozicio de Obama pri Ĉinio estis prononcata en parolado antaŭ japana spektantaro : "Mi scias, ke multaj sin demandas pri la usona sinteno fronte al altiĝo de potenco de Ĉinio. Estas necese respondi, ke oni ne timu la sukceson de aliuloj." Vaŝingtono sekve ne volas provoki Pekinon, ĉar Usono bezonas, la helpon de la ĉina registaro pro la deficito de sia buĝeto. En oktobro, ĉi tiu deficito atingis 1 417 miliardojn da dolaroj, tio estas proksimume 10 % de la usona malneta Enlanda Produkto. Artikolo tradukita el la ĉina gazeto Xinwen Chenbao (Shanghai Morning Post) |




USONO /
Ĉ
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.