eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Maoistoj protestas en Katmanduo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
NEPALO - 12-an de novembro, 2009.
 
Miloj da maoistaj aktivuloj manifestaciis en la nepala ĉefurbo, Katmanduo, por protesti kontraŭ la registara koalicio. Skandante sloganojn kaj salutante per ruĝaj flagoj, manifestaciantoj ĉirkaŭis la ĉefan registaran komplekson kaj blokis ĉiujn enirejojn de la loko. Forte armitaj kontraŭtumultaj policistoj estis deplojitaj meze de Katmanduo.

La
Maoistoj diris, ke ili deziras debaton en parlamento pri la etendo de prezidentaj potencoj. Ili aperis kiel la plej granda partio en nepala balotado pasintjare, sed diras, ke la prezidento Ram Baran Yadav agis malkonstitucie kiam li malakceptis ilian decidon maldungi la armean ĉefon pli frue ĉi-jare.

La
Maoistoj akuzis la estron de la armeo, ke li kontraŭis la integrigon de miloj da siatempaj maoistaj ribeluloj en la nacian armeon. La prezidenta decido malakcepti la maldungon estigis la disfalon en majo de la registaro gvidata de Maoistoj. La protestoj kaŭzis trafikan ĥaoson tra la tuta urbo Katmanduo kaj antaŭvideble plu daŭros morgaŭ vendredon.

La
manifestaciantoj blokis la enirejojn al la ĉefa registara komplekso. Ili kriegis sloganojn kiel "Falu la marionetan registaron" kaj salutis per flagoj. "Nepalo eble fariĝis respubliko, sed ni ankoraŭ ne atingis veran regadon fare de la popolo," manifestacianto Shanchalal Waiba diris al la AFP novaĵagentejo. "Ĉi tiu protesto povus alporti malfacilaĵojn al la homoj laŭ mallongatempa perspektivo, sed laŭ longatempa perspektivo ĝi alportos pli bonan estontecon."

Korespondantoj
diras, ke la ĝenerala humoro ĉe la protesto estas festa kaj ne estas bataloj inter polico kaj manifestaciantoj. La Maoistoj diras, ke ili daŭros siajn protestojn ĝis iliaj postuloj estos plenumitaj. La koalicia registaro petis al la Maoistoj malokazigi iliajn protestojn. Ĝi rifuzis diskuti pri la postuloj, argumentante, ke la afero jam estas solvita.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi