eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Alianculoj lanĉas operacon Muŝtarak en Afganio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
AFGANIO - 15-an de februaro, 2010.

 
La komuna komando ĉe la Internacia Sekureca Helpo-Forto (angle Isaf) de NATO lanĉis tion, kion ĝi nomas "afgangvidatan kontraŭinsurekcian operacon", sendinte 15 000 soldatojn en kernajn lokojn de la provinco de Helmand por batali la Talibanojn. La Talibanojdiras, ke ili disponas je 2 000 batalantoj pretaj kontraŭataki.

Tiu ĉi milita Operaco Muŝtarak (kiu signifas "kune" en la loka daria lingvo), lastatempa ofensivo de la alianculoj okcidentaj celas sekurigi regon de la urbo Marjah, sudokcidente de la helmanda provinca ĉefurbo Laŝkar Gah. Marjah estas konata kiel la koro de la regiona opia kultivo kaj drogokomerco. Norde, soldatoj ankaŭ estas batalantaj en la distrikto de Nad Ali, scenejo de lastatempa, pli malgrandaj bataloj inter NATO-fortoj kaj Talibanaj batalantoj.

La
fortoj implikitaj en Operaco Muŝtarak estas :
  • Afganoj konsistigantaj proksimume 60 procentoj de la totala forto, kvankam plejparto el ili estas en subtena rolo. Ĉi tio inkluzivas membrojn de la Afgana Nacia Armeo, limgardistojn kaj la afganan Gendarmerion.
  • 1500 soldatoj de la afgana armeo.
  • 3500 usonaj soldatoj ankaŭ deplojitaj.
  • 2000 britaj soldatoj kiuj ankaŭ partoprenas, samkiel ankaŭ fortoj el Danio, Estonio kaj Kanado.

Usono diras, ke ĉi tiu atako al la talibanoj estas prototipo por nova speco de operacoj, en kiu la celo estos kapti la lokon kun minimuma kvanto de perforto. Kaj unuafoje NATO kaj afganaj respondeculoj pretigis grandan nombron de afganaj administrantoj kaj ankaŭ afganan guberniestron por regi en Marjah tuj post kiam la batalado finiĝos. Pli ol 1000 lokaj policistoj ankaŭ atendas por iri tien labori.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi