eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Tokio, monda ĉefurbo de gastronomio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
JAPANIO - 26-an de novembro, 2009.

 
Tokio saltis antaŭ Parizo kiel urbo kun la plej granda nombro da Michelin-tri-stelaj restoracioj, konfirmante tiel sian statuson de "monda ĉefurbo de gastronomio". Tokio hodiaŭ havas 11 tri-stelajn restoraciojn kompare kun 10 por Parizo, laŭ la lasta eldono de la Michelin-gvidlibro pri Tokio.

La
japana ĉefurbo ankaŭ havas pli da steloj entute ol Parizo, 261 stelojn dividatajn de 197 restoracioj. Nov-Jorko, kompare kun tio, havas kvar tri-stelajn restoraciojn. Post polemiko pri antaŭaj gvidlibroj pri Tokio, kiuj uzis nejapanajn inspektorojn, la gvidlibreldonisto Michelin diris, ke ĝi ĉi-foje uzis nur japanajn inspektorojn por tiu lasta eldono. Japanaj restoraciistoj kaj recenzistoj de manĝaĵo estis efektive skeptikaj pri tio, ĉu nejapanaj homoj povus adekvate juĝi la japanan kuirarton.

La
unua Michelin-gvidlibro pri Tokio aperis en 2007. "Tokio restas nedisputeble la monda ĉefurbo de gastronomio kaj ankaŭ havas la plej grandan nombron de tri-stelaj restoracioj," diras la direktoro de Michelin-gvidlibroj Jean-Luc Naret. La vasteco de la urbo Tokio ankaŭ helpas klarigi kial ĝi havas tiel multe da Michelin-steloj. Tokio estas multe pli granda ol Parizo kaj havas 160 000 restoraciojn kompare kun 40 000 en Parizo.

Du trionoj
de la en la gvidlibro prezentataj restoracioj en Tokio servas japanajn manĝaĵojn, dum la aliaj servas diversajn manĝaĵojn inter kiuj francajn, hispanajn, ĉinajn kaj italajn. Sed Francoj tamen ne timu, ke sia kuirarto tute plonĝis en malbonfamon. Francio ankoraŭ havas pli da tri-stelaj restoracioj ol ie ajn, kun 25 kompare kun 18 en Japanio. La sekvonta Michelin-gvidlibro pri Parizo estas eldonota en marto 2010.

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi