Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Satelita fotilo kontrolos afrikajn pluvarbarojn | ![]() |
| Afriko - Natura medio |
|
Projekto uzi plejlastan fotilon sur satelito por kontroli senarbigajn nivelojn de la Konga baseno en Afriko ĵus estis publikigita. La altkvalita kaj precizega RALCam3 fotilo, realigita de britaj sciencistoj, donos la unuan detalan vidon de la loka indico de arbarperdo. La projekto estas parto de la "Congo Basin Forest Fund" (Fonduso de la Arbaro en Konga Baseno), komuna iniciato de brita kaj norvega registaroj kiu kostos 136 milionojn da eŭroj.
La Konga pluvarbaro estas la dua plej granda en la mondo. Ĝi reprezentas pli ol kvarono de la planeda restanta tropika arbaro. Ĝi ankaŭ estas la hejmo de pli ol 50 milionoj da homoj, kaj ŝirmas proksimume 10 000 speciojn, 1 000 specoj de birdoj kaj 400 tute alispecaj mamuloj. Studo de la Unuiĝintaj Nacioj avertis, ke krom se oni nun agas cele al pritrakto de senarbigo en tiu regiono, pli ol 66% de la pluvarbaro perdiĝos antaŭ 2040. RALCam3 provizos la observantojn per tre precizaj fotoj, orbitonte 650 kilometrojn super la Tero. Ĉi tiu sistemo ankaŭ havos aliajn aplikojn, kiel ekzemple gvatadon de ekologia ŝanĝo kaj mara polucio. Vidu ankaŭ :
|



KONGO KINŜASA - 18-an de junio, 2008.
