eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Balenoj grundas pro nekonata kialo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio

MADAGASKARO - 9-an de junio, 2008.

Savmisio ekiras al Madagaskaro por savi pli ol 100 balenoj kaptitaj en golfeto en la nordo de la insulo. Proksimume 30 balenoj jam mortis kaj fakuloj flugalvenas el la tuta mondo. La loko de tiu okazaĵo situas apud alia loko kie ExxonMobil faras sismajn serĉojn, sed la petrolkompanio neas ian ajn ligon.

MadagaskaroLa unua baleno grundis fine de majo kaj la unua morto laŭ raportoj okazis post tri tagoj. Plejparto de tiuj balenoj naĝis tra mallarĝa enirejo en golfeton kie ili restis kaptitaj. ExxonMobil faris sismajn mezurojn en la loko, kvankam ĝi diras, ke ĝi komencis sian serĉon kelkajn tagojn post kiam la unua baleno albordiĝis. Tamen, ĝi ankaŭ diris, ke ĝi uzis eĥosonojn antaŭ ĉi tiuj sismaj enketoj.

La proparolantoj de la petrolkompanio asertas, ke ĝi certas havi neniun respondecon, konsidere ke sia operacio okazis pli ol 50 km for de la Baie de Loza, kie la balenoj grundis al la plaĝoj. Malgraŭ ĉi tio, ExxonMobil decidis ĉesigi sian esploran programon ĝis la afero estos solvita. Dume, savpenoj okupas lokajn loĝantojn, kaj internaciaj agentejoj pri konservardo kaj protekto de la natura medio ekiras kaj provas savi la restantajn vivantajn bestojn.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi