eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Giganta akvobaraĵo planata en Kongo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio

KONGO KINŜASA - 22-an de aprilo, 2008.

Plano por konstrui la plej grandan kaj la plej potencan akvoenergian akvobaraĵon en la mondo estas diskutata en Londono. Financistoj kaj Afrikaj politikistoj rigardos kiel financi la koston de 80 miliardoj da usonaj dolaroj por la Granda Inga projekto. La elektrofabrikejo en la Demokrata Respubliko de Kongo produktus duoble pli da energio ol la grandega Ĉina Baraĵo de la Tri Gorĝoj.

Regiono de IngaOni esperas, ke tiu baraĵo akcelos la Afrikan elektroprovizon kaj triobligos ĝin, sed oponantoj dubas, ĉu ĝi helpos al la plej malriĉaj Afrikanoj kiuj restas sen elektro. La Monda Energia Konsilio, (angle WEC) kiu estas gastiganto de la dutaga renkontiĝo en Londono, diras, ke la Granda Inga projekto helpos 500 milionojn da Afrikanoj al kiuj mankas elektroprovizon. "Ni devas altigi la nivelon de aliro al komerca energio por ĉiuj tra Afriko kaj aliaj mondopartoj, kie la loĝantaro alfrontas ĉi tiun malriĉecon," diris la Ĝenerala Sekretario de la WEC Gérald Doucet.

"Ni ne povas atingi tian celon, sen konstrui ĉi tiujn projektojn, sed kompreneble, sur daŭrigebla bazo, kiu enkalkulas la sociajn, civilajn kaj ekologiajn aferojn. Kaj mi povas diri, ke en la pasinteco, eraroj estis faritaj, sed WEC estas tie ĉi por certigi, ke tiuj eraroj ne ripetiĝos," Sro Doucet aldonis. Laŭ la projekto, la elektra potenco estus elsendita al aliaj landoj tra giganta nova disdonsistemo ĝis Egiptio en la nordo, Niĝerio en la okcidento kaj Sudafriko.

Por ke la konstruo povu ekkomenci laŭplane en 2014, la Monda Energia Konsilio alvokas al financo de studo pri farebleco, farota kiel eble plej baldaŭ. La Granda Inga projekto baziĝus sur la rivero Kongo apud du jam ekzistantaj akvoenergiaj baraĵoj kaj komencos sian funkciadon inter 2020 kaj 2025. La planoj inkluzivas altan akvobaraĵon, longan akvorezervujon kaj basenon kun kapacito produkti 320 teravatthorojn da elektro ĉiujare. La ideo por la projekto estis unue konceptita en la jaroj 1980, sed politika tumulto en la Demokrata Respubliko de Kongo malhelpis la realigadon de ĉi tiu projekto.

Bildo : elsatelita vido de la regiono de Inga. (Fonto : Google Earth)

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi