eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Tertremo en Ruando Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio

RUANDO - 3-an de februaro, 2008.

ruanda tertremo Almenaŭ 21 homoj mortis kaj 200 vundiĝis pro tertremo en okcidenta Ruando, laŭ diversaj raportoj. La tertremo, sentita trans kelkaj landoj en la regiono de la Grandaj Lagoj, havis intenson de 5.0 laŭ la skalo de Richter. La nombro de mortintoj povus ankoraŭ altiĝi.

La epicentro situis 20 km oriente de Bukavu, urbo ĉe la landlimo en la Demokratia Respubliko de Kongo. Ĝi daŭris ĉirkaŭ 15 sekundojn kaj estis sekvita de du malpli grandaj tremoj, kiuj provokis panikon en Bukavu kaj en Ruando, novaĵagentejo AFP raportis. Ruanda radio diris, ke 10 homoj mortis kiam preĝejo disfalis en distrikto de Rusizi. La ceteraj mortis en aliaj partoj de Rusizi kaj distrikto de Nyamesheke. La tertremo ankaŭ sentiĝis en najbara Burundio, kaŭzante interrompon de akvoenergia potenco kaj elektro.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi