eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio
TANZANIO - 05-an de novembro, 2009.
La neĝoj ĉe la pinto de la Monto Kilimanĝaro, la plej alta pinto de Afriko, estas kuntiriĝantaj rapide kaj povus malaperi entute post 20 jaroj, plejverŝajne pro la tutmonda varmiĝo, usona studo eldonita lundon diras. La glacikovraĵo sur la Monto Kilimanĝaro en 1912 estis 85 procentoj pli granda ol en 2007, kaj ekde 2000 la nuna glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 procentoj.

La konkludoj indikas la leviĝon de tutmondaj temperaturoj kiel la plejverŝajnan kaŭzon de la glacioperdo. Ŝanĝoj en nubiĝo kaj pluvokvanto eble ankaŭ ludis pli malgrandan, malpli gravan rolon, precipe en lastatempaj jardekoj, ili aldonas. "Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam esploristoj kalkulis la volumon da glacio perdita de la montaj glacikampoj," diras la kunaŭtoro de la studo Lonnie Thompson, profesoro de pri-teraj sciencoj ĉe la Ŝtata Universitato de Ohio. "Se vi rigardas la procentojn de volumo perditajn ekde 2000 kontraŭ la procentoj de loko perdita kiam la glacikampoj kuntiriĝis, la nombroj estas tre proksimaj," li diras en la esploro eldonita en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio).

Dum la ĉiujara retiriĝo de la montoglaciejoj estas plej evidenta ĉe la marĝenoj, Thompson diras, ke ankaŭ  maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.

La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, maldensiĝis tiom, kiom 50 procentoj inter 2000 kaj 2009, la esploro diras. "Ĝi jam perdis duonon de sia dikeco," Thompson diras. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron. La tuta afero estos for."

La
sciencistoj diras, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas  de 11 700 jaroj. Iliaj konkludoj montras, ke la aktualaj klimataj kondiĉoj sur la Monto Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.

Fonto de la artikolo : AFP (Agence France Presse)

Legu pli pri
Monto Kilimanĝaro
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi