Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Suda afriko sub inundakvoj | ![]() |
![]() |
| Afriko - Natura medio |
|
LANDOJ EN SUDA AFRIKO - 07-an de aprilo, 2009.
Vastaj regionoj de suda Afriko estas frapataj de la plej malbonaj inundoj en 50 jaroj, diras la Internacia Ruĝa Kruco. Kun pli da 100 loĝantoj mortintaj, tuta regiono etentiĝanta sur 1500 km, de Namibio en la okcidento al Mozambiko en la oriento alfrontas altiĝantajn akvojn de pluraj riveroj. La Ruĝa Kruco diras, ke ĝi nur povis atingi malgrandan parton de la pli ol duonmiliono da loĝantoj kiuj jam estis trafitaj. La Ruĝa Kruco alvokas al internacia helpo por sendi surloken helikopterojn kaj boatojn kiuj ebligos savteamanojn atingi solulajn komunumojn. Matthew Cochrane, de la Internacia Federacio de Ruĝa Kruco, klarigis, ke se la baraĵo de Kariba en Zimbabvo baldaŭ atingas sian plenan kapaciton, aŭtoritatoj tie povos esti devigitaj malfermi la kluzpordojn. Se tio ĉi okazos, Mozambiko estos frapita de murego da akvo kaj probable miloj da aliaj homoj devos esti delokigitaj, li avertis. Preskaŭ 100 000 loĝantoj jam estis senhejmigitaj, li aldonis. Li diris, ke la inundkavoj laŭkredeble restos dum almenaŭ la sekvantaj kvar ĝis ok semajnoj. Sro Cochrane asertis, ke la akvoj atingis dense loĝatajn komunumojn, ĝis 30 km de la rivero Zambezi, kiuj neniam estis trafitaj de inundoj antaŭe. "Ilin frapis inundoj kaj ili havas neniun naturan reflekson evakui, protekti siajn posedaĵojn kaj trovi pli altan teron," li diris. "Do la inundoj estis precipe malfacilaj por ili kaj tie estas grandega bezono de subteno." La Ruĝa Kruco deklaris, ke ĝi nur atingis 35 000 personojn tra la regiono per baza humanitara helpo, kiel kontraŭmoskitaj retoj kaj akvopurigaj rimedoj. Ĝi diris, ke peza pluvo daŭre falas en la Demokrata Respubliko de Kongo kaj norda Zambio. Tio ĉi kuntiros pli da akvo malsupren al la rivero Zambezi kaj povus inundi pli orienten al Malavio kaj Mozambiko. |




