Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Praarbaro eltrovita dank'al Google Earth | ![]() |
| Afriko - Natura medio |
![]() MOZAMBIKO - 12-an de januaro, 2009.En la 21-a jarcento, la laboro kaj vivo de esploristoj eble estos pli facilaj dank' al Google Earth. Dum ili provis difini la limojn de rezervejo por protekto de la naturo en Mozambiko pere de la fama softvaro kiu mapas la teron per satelitaj fotoj, biologoj de la Brita Reĝa Botanika Ĝardeno de Kew (sude de Londono) en 2005 eltrovis nekonatan zonon, kiu aperis pli verde ol la ceteraj ĉirkaŭantaj zonoj … La esploristoj tiam akiris pli bonkvalitajn bildojn, por precize scii kio estas tiu verda regiono. Ili tiam konvinkiĝis pri la ekzisto de praarbaro en tiu ĉi zono, konata nur de la plej proksimaj enloĝantoj. Proksimume 80 kvadratajn kilometrojn vasta, ĉi tiu densa zono troviĝas apud la Monto Mabu, kiu neniam antaŭe estis kartografiita nek esplorita. Tri jarojn post tiu ĉi eltrovo en Google Earth, internacia teamo de 28 sciencistoj sekve ekiris, en novembro 2008, por esplori ĉi tiun novan "terra incognita" (nekonatan teron). Dum kvar semajnoj, ili trapaŝis ĉi tiujn pejzaĝojn ŝirmitajn de iu ajn homa agado, por eltrovi densan kaj vivoplenan bestaron kaj vegetaĵaron, inter kiu papiliojn, nanajn ĥameleonojn, orkideojn …La sciencistoj enlistigis ĝis nun nekonatajn specojn de insektoj kaj plantoj, sed ili scias, ke sia laboro de analizo nur komenciĝas, kaj ke aliaj belaj surprizoj povas denove okazi. La esploristoj tiel jam revenis kun pli ol 500 specimenoj de malsimilaj specoj en siaj bagaĝoj. "Tio estas eble la plej granda arbarozono en meza altitudo, kiun mi konas en la sudo de Afriko. Ĝi ankoraŭ ne aperas sur kartoj, kaj la plejparto de la enloĝantoj de Mozambiko eĉ ne konas la nomon de la Monto Mabu", klarigas Jonathan Timberlake, de la Brita Reĝa Botanika Ĝardeno de Kew, en gazetara komunikaĵo. Pro seninterrompa interna milito inter 1975 kaj 1992, la malmultaj vojoj kiuj kondukas al ĉi tiu regiono estis detruitaj, kaj la tuta zono kvazaŭ dezertigita. "La nescio de ĝia ekzisto, ĝia malfacila aliro kaj la valoro de la arbaro, kie la enloĝantoj venis rifuĝi por eskapi batalojn, kontribuis al ĝia ĝisnuna protekto". Ni esperu, ke tiu eltrovo de la sciencistoj ne perturbos la ekologian sistemon ! Trovu mem tiun ĉi mozambikan praarbaron en Google earth : 16°17'56.00" S 36°23'44.00" E |




MOZAMBIKO - 12-an de januaro, 2009.
incognita" (nekonatan teron). Dum kvar semajnoj, ili trapaŝis ĉi tiujn pejzaĝojn ŝirmitajn de iu ajn homa agado, por eltrovi densan kaj vivoplenan bestaron kaj vegetaĵaron, inter kiu papiliojn, nanajn ĥameleonojn, orkideojn …