

UGANDO - 17-an de marto, 2010.
La tomboj de ugandaj regionaj reĝoj estis ruinigitaj de fajrego, incitante protestojn pro asertoj de krimbruligo. Policistoj estis deplojitaj trans la ĉefurbo, Kampalo, por subpremi la agitadon. Ĝis nun ne estis trovite, kio startigis la fajregojn.

La UNESCO-enlistigitaj historiaj strukturoj estis konstruitaj en la 19-a jarcento kiel entombigejoj por kvar reĝoj de la regiono de Buganda. Subtenantoj de la nuna reĝo de Buganda jam tumultis lastjare pri registaraj planoj kiuj reduktis ilian memstarecon.
En la urbo Kasubi, distrikto de Kampalo, loĝantoj funebras la perdon de la monumentoj. La tomboj estis konsiderataj inter la lokala loĝantaro en la regiono de Buganda kiel simbolon de tio, kio tradicie apartenis al ilia reĝlando.
Buganda estas la plej granda el kvar antikvaj reĝlandoj de Ugando. Ili estis aboliciitaj en 1966 sed reinstalitaj de la nuna prezidento Yoweri Museveni en 1993. Tamen, li restarigis ilin nur kiel kulturaj institucioj kun neniu politika potenco.