| Pacifiko - Sportoj kaj distraĵoj |
|
NOV-ZELANDO - 11-an de januaro, 2008
Sir Edmund Hillary, la unua viro kiu grimpis la mondan plej altan monton, Monton Evereston, mortis je la aĝo de 88 jaroj. Li estis la unua viro kiu atingis la 8 850 metrojn altan pinton, kun Ŝerpo Tenzing Norgay, la 29-an de majo 1953.
Post la supreniro, Sir Edmund gvidis grandan nombron da ekspedicioj al la Suda Poluso kaj dediĉis sian vivon al helpado de la Ŝerpoj de Nepala regiono Khumbu. Anoncante la morto de Sir Edmund en Aŭklando post nelonga malsano, la Nov-Zelanda ĉefministro karakterizis lin kiel "heroa persono kiu ne nur batis Evereston, sed vivis tutan vivon de persistemo, humilo kaj donacemo". La novaĵoj pri la konkero de Everesto ne atingis la eksteran mondon ĝis la 2-a de junio, la antaŭtago de la kronigo de Reĝino Elizabeth la Dua. Li estis kavalirigita de la Brita reĝino en 1953, kaj 42 jarojn poste ricevis de ŝi la plej altan rangon de brita nobeleco, la "Order of the Garter".
|