eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Reĝo cedas sian absolutan potencon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko

TONGO - 29-an de julio, 2008.

La reĝo de Tongo, George Tupou la 5-a, forlasos grandan parton de la preskaŭabsoluta potenco, kiun sia familio tenadis jam de kelkaj generacioj. Li reduktos sian politikon rolon al rutinaj registaraj aferoj kaj la registaron de nun gvidos la ĉefministro, proparolanto anoncis. La monarĥo, kiu anstataŭis sian patron Tupou la 4-a, en septembro 2006, formale surtroniĝos vendredon 1-an de aŭgusto.

Tupou la Kvina (foto : AFP)La reĝa palaco laŭlonge promesis demokratajn reformojn, sed progreso estas malrapida kaj publika malkontenteco estis kreskanta, korespondantoj diras. George la 5-a, 60-jaraĝa, faros tiujn necesajn ŝanĝojn por prepari la monarĥion por 2010, kiam la plimulto de la nova parlamento estos elektita, diras Hon Fielakepa, la Lordo Ĉambelano kaj reĝa proparolanto.

"La suvereno de la sola polinezia reĝlando libervole forlasas sian potencon por kontentigi la demokratajn aspirojn de sia popolo," li diris. Pasintsemajne, la registaro diris, ke la reĝo kompletigis la vendon de siaj ŝtataj valoraĵoj kiuj kontribuis al granda parto de la reĝfamilia riĉeco.

Tongo estas unu el nur kelkaj landoj en la mondo kie la monarĥo havas rolon en la ĉiutaga konduko de registaro. Sed premoj pri ŝanĝo pligrandiĝis en tiu sudpacifika nacio. Agitado ekflamis kaj fariĝis tumultoj en 2006 ĉe demokrata amaskunveno en la ĉefurbo, Nuku'alofa, kiuj lasis ok mortintojn kaj detruis grandan parton de la urbo. La kronado de George la 5-a estis prokrastita rezulte.

Legu ankaŭ :

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi