eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Opozicio voĉdone venkas en Nov-Zelando Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko
NOV-ZELANDO - 8-an de novembro, 2008.

La novzelanda ĉefministrino Helen Clark agnoskas sian malvenkon en nacia balotado kaj diras, ke ŝi eksiĝos kiel gvidanto de la Laborista Partio. La dekstracentra opozicia Nacia Partio de John Key gajnis 45% de la voĉdonoj, kontraŭ 34% por la Laborista Partio, laŭ unuaj rezultoj.

Balotadaj respondeculoj diras, ke ĉi tiu rezulto donas al la Nacia Partio 59 seĝojn, ĝi do apenaŭ ne atingas la 61 bezonatajn seĝojn por havi plimulton en parlamento. La konservativa gajno metas finon al naŭ jaroj da regado por Helen Clark kaj la Laborista Partio. La Nacia Partio eble volos kunlabori kun la Maoria Partio por formi registaron, analizistoj diras. Laŭ oficialaj ciferoj, John Key kaj sia Nacia Partio gajnos 59 seĝojn, la Laborista Partio 43 kaj iliaj alianculoj la Verduloj, kun 6% de la voĉdonoj, 8 seĝojn, en la nacia 120-seĝa parlamento.

"Mia tasko kiel gvidanto de la Laborista Partio nun finiĝas. Mi eksiĝos kaj mi atendos, ke miaj kolegoj de la Laborista Partio elektu novan gvidanton antaŭ Kristnasko," Helen Clark deklaris al reporteroj. La landa ekonomia regreso minace alproksimiĝis dum la kampanjo. Sed malmultaj gravaj politikaj ŝanĝoj estas atenditaj post kiam la nova registaro eklaboros, analizistoj diras, dum regas timoj, ke la tutmonda kreditkrizo frapos Nov-Zelandon forte.

Tri milionoj da homoj estis registritaj por voĉdone elekti. Tio estas rekorda nombro por la lando, kaj fruaj raportoj sugestas, ke la nombro de voĉdonintoj estas alta. John Key, ege riĉa eksa valutnegocisto, provis profiti je la emo al ŝanĝo vidita en Usono, kun la elekto de Barack Obama kiel prezidento ĉi tiun semajnon. Li insistis pri tio, ke Novzelandanoj havis superfortan deziron por ŝanĝo. Ekde la lando enkondukis laŭproporcian voĉdonadon en 1996, neniu el la grandaj partioj gajnis tutan plimulton kaj ili ĉiam devis kalkuli je la subteno de negravaj partioj.

Dum la Nacia Partio povas ricevi alianculojn centre kaj dekstre, ĝi eble devos serĉi la subtenon de la Maoria Partio, kiu laŭatendate povos reteni siajn kvar seĝojn en parlamento. Inter Maoriaj postuloj estas la nuligo de leĝo malhelpanta al Maorioj aserti siajn rajtojn sur marteritorioj kaj marfundoj, kaj pli granda kontrolo de registara elspezado por indiĝenaj programoj cele al malhelpo de malŝparo. "Ni decidos tute surbaze de tio, kion ni povas fari por la antaŭeniro de nia popolo," diris la Maoria partiestrino Tariana Turia. Interkonsento, ŝi aldonis, "havos koston". Sro Key diris, ke li serĉos interkonsenton kun la Maoria Partio, malgraŭ tio, ke sia partio "diametre kontraŭas" ĝian politikon.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi