Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio | ![]() |
![]() |
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
![]() KANADO - 13-an de februaro, 2010.
La Vintraj Olimpiaj Ludoj de la jaro 2010 oficiale malfermiĝis sed la ceremonio estis flankenpuŝita pro la morto de la 21-jaraĝa kartvela luĝisto Nodar Kumaritaŝvili. Li kraŝis ĉe alta rapideco ĉe la Glitcentro de Whistler dum trejnado nur kelkajn horojn antaŭ ol la Ludoj malfermiĝis. La kartvelja teamanoj, portantaj nigrajn brakbendojn, ricevis staran ovacion ĉe la ceremonio, okazigita en la okcidentkanada urbo Vancouver.
La spektantoj surloke aŭ tutmonde dank'al televidaj programoj povis admiri miregigan sensacian spektaklon, kiu komenciĝis per neĝtabulisto saltanta tra la Olimpikaj ringoj. Kaj malgraŭ la luĝotragedio, kiu estis markita de perfekte respektata unuminuta silento, flagoj flugantaj ĉe duonmasto kaj ceremonio dediataĉ al Kumaritaŝvili, tamen regis festa humoro en la BC Place Stadiono. La ceremonio estis okazigita unuafoje en fermita stadiono, kaj oficiale malfermita de la Kanada Reĝa Reprezentantino Michaelle Jean, france kaj angle (kiuj estas la du oficialaj lingvoj de Kanado). La Olimpika flamo estis komune lumigita de kvar kanadaj sportherooj - la neniam superita hokeisto Wayne Gretzky, la skiistino Nancy Greene, la rapidglitistino Catriona Le May Doan, kaj la korbopilko-stelulo Steve Nash. Tamen teknika problemo ebligis nur al tri el tiuj ĉampionoj prilumi la flamon, post kiam unu el la glaciaj kolumnoj ne aperis. Gretzky tiame laŭiris la vojon al la haveno kaj tie lumigis duan kaldronon ekster la stadiono, en loko kie la flamo brulos dum la 17 tagoj de konkursoj.La prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato (IOK), la belga Jacques Rogge, eldiris tradician malferman paroladon kaj deklaris : "Ni kun granda malĝojo pensas pri la tragedia perdo de Nodar Kumaritaŝvili de la kartvela teamo, kiu forpasis hodiaŭ matene en trejna akcidento sur la luĝospuro. Ni sendas niajn plej profundajn kondolencojn al lia familio, amikoj, samteamanoj kaj samlandanoj." Kaj John Furlong, prezidanto de "Vanoc", la organiza komitato, siavice diris : "Portu vi lian (Kumaritaŝvili-an) Olimpikan revon sur viaj ŝultroj kaj konkursu kun lia spirito en viaj koroj." Pli ol 60 000 spektantoj povis vidi la paradon de la 2500 atletoj el 82 landoj - interalie nove partoprenantaj landoj kiel Kejmaninsuloj, Kolombio, Ganao, Pakistano kaj Peruo. La plej granda hurao estis kompreneble por la gastiganta teamo de Kanado. Kanadaj indiĝenaj komunumoj estis ankaŭ reliefigitaj kaj la kvar ĉefoj de la tielnomataj "Unuaj Nacioj", kies tradicia indiĝena teritorio koincidas kun la Olimpika regiono, partoprenis la oficialan delegacion ĉe la ceremonio. Inter la teknologie pintaj trukoj estis giganto, brila blanka urso aperanta el la stadiona grundo kaj ŝvebanta super prezentistoj sur ŝajnigita glacifluo... Legu pli pri la Vintraj Olimpiaj Ludoj kaj pri la kanadaj Unuaj Nacioj |





KANADO - 13-an de februaro, 2010.
glaciaj