eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Premio ĉe Space Elevator Games Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sciencoj
USONO - 19-an de novembro, 2009.

NASA premiis per 900 000 dolaroj la entreprenon LaserMotive el Seatlo, Usono, kiu sukcese montris novan teknologion pri sendrata transportado de energio kiu iam povos helpi al la realigo de la famaj sciencfikciaj “kosmaj liftoj”. 

La konkurso, organizita de NASA kaj Spaceward Foundation, okazis inter la 4a kaj la 6a de oktobro en la instalaĵoj kiuj NASA havas en Dryden Flight Research Center ĉe Edwards, Kalifornio. La ĉefa celo estis disvolvi povuman transport-sistemon kaj robotan grimpilon kiu povus atingi alton de 1000 metroj. La skipo kiuj plenumus ĉiujn celojn, depende de la rapideco kaj maso transportita, povus gajni ĝis 2 milionojn da dolaroj.  
 
La averaĝa rapido de la sistemo de LaserMotive en sia diversaj sukcesaj "climbs" estis 14 km/h dum kvar-minuta periodo. Ĉar ili trapasis la limon de 7 km/h kaj estis la nura kiu atingis la pinton de la kablo, LaserMotive gajnis premion de 900 000  usonaj dolaroj. Por gajni la ceteran monon oni devus atingi rapidecon de 17,5 km/h. Tiu sumo restos gajnebla por la venonta konkurso. 

NASA interesiĝas pri ĉi tiu teknologio pro diversaj celoj, inklude remotaj veturiloj kaj instrumentoj sur la Luno. En la Tero, ĉi tiu teknologio povus esti uzata en foraj lokoj malfacile atingeblaj kaze de katastrofoj. Ekzistas ankaŭ aplikoj por aviadiloj, satelitoj kaj kosma transportado, inkluzive la koncepton pri kosma lifto.

LaserMotive konkursis kontraŭ aliaj du entreprenoj, Kansas City Space Pirates kaj USST skipo el South Bend, Ind. Kvankam la aliaj skipoj ne sukcesis, la ekscito daŭris ĝis la lasta momento. Vertikala “vego” estis kreita por la konkurso, pendante kablon de helikoptero kiu flugis je 1300 metroj.

Power Beaming Challenge estas unu el la ses Centennial Challenges direktita el NASA's Innovative Partnership Program. La celoj de ĉi tiu programo estas estas antaŭenigi progreson en aerkosma teknologio. 

Oficialaj rezultoj, bildoj kaj videoj, konsulteblas ĉe:

 http://www.SpaceElevatorGames.org 
 
Por plia informo pri Centennial Challenges, viziti: http://www.nasa.gov/offices/ipp/innovation_incubator/cc_home.html 
 

Artikolo redaktita el diversaj fontoj de Miguel Hernández. Dankon al li !

 


 

Komentoj  

 
0 # vejdo 2009-11-20 10:55 cxu oni povus uzi "remote" anstataux "malproksima"? Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eventeo-teamo 2009-11-20 11:14 La aŭtoro de la artikolo, kiu sendis ĝin al ni uzis tiun vorton, ni nenion ŝanĝis en la teksto sendita. Eble estus ja pli bone uzi la esperantan vorton "malproksima"… Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi