eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Mortis kantistino Eartha Kitt Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo
USONO - 28-an de decembro, 2008.

Eartha Kitt, la usona kantistino kaj aktorino konata pro ŝia kontraŭstaro al la usona milito en Vjetnamio, mortis pro kojlokancero. La artistino forpasis tiun ĵaŭdon je la aĝo de 81 jaroj. Al ŝi estis diagnozita kanceron antaŭ du jaroj kaj ŝi estis kuracata en Nov-Jorko. Dum ŝia kariero, Eartha Kitt estis foje cenzurita en Usono pro ŝia kontraŭstaro al la vjetnama milito kaj eniris memvolan ekzilon en Eŭropo en la 1960-aj jaroj, kaj nur revenis al Usono en 1974.

Kitt , kiel ĉiuj scias, iam diris dum lunĉo ĉe la Blanka Domo antaŭ Bird Johnson, edzino de la tiama usona prezidento : "Vi sendas la plej bonulojn de ĉi tiu lando por esti mortpafitaj kaj kripligitaj... kompreneble la junuloj ribelas." Kitt nomis sin "seksan katidon", dum Orson Wells, la
aktorodirektoro de la 1930-aj jaroj, diris, ke ŝi estis "la plej ekscita el ĉiuj vivaj virinoj". "Mi ne ludas rolon. Mi nur estas Eartha Kitt," ŝi diris al brita ĵurnalo iom antaŭe ĉijare. "Mi volas esti Eartha Kitt kiel ajn ŝi estas, ĝis la dioj prenos min kien ajn ili volos preni min."

Andrew
Freedman, ŝia delonga amiko kaj publicisto, deklaris : "Ŝi laboris ĝis antaŭ du monatoj... Ni havis datojn rezervitaj tra 2009." Eartha Kitt pasigis sian junaĝon en katuna plantejo en la usona ŝtato de Suda Karolino, sed jam kiam ŝi havis 20 jarojn ŝi ektravojaĝis la mondon kaj ekkomencis sian karieron en Parizo. La kantistino kantis la famajn "C'est si bon" kaj "Old fashioned Girl" kaj laboris kun la famega franca kantistino Edith Piaf.

Ŝiaj fervoruloj admiris ŝian portretadon de
"Catwoman" en la usona televida serio Batman en la 1960-aj jaroj, kaj ŝi ankaŭ laboris kun la fama Nat King Cole en 1958 en "St Louis Blues" kaj kun Sidney Poitier en "The Mark of the Hawk" en 1957. Eartha Kitt gajnis du Emmy televidajn premiojn kaj estis kandidatigita por du Tony kaj du Grammys premioj. Ŝi geedziĝis por kvin jaroj en la 1960-aj jaroj kun Bill McDonald, konstruentreprenisto. Ili havis kune unu filinon, nomita Kitt.
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2009-04-04 14:23 "la plej ekscita el ĉiuj vivaj virinoj"

Jes ja … Raaaaaaaaor ! ;)
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi