eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Savplano por Wall Street voĉdonota Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko

USONO - 29-an de septembro, 2008.

La Malsupera Ĉambro de la usona Kongreso komenciĝis voĉdoni pri projekto, kiu donos 700 miliardojn da dolaroj kiel kaŭcion al Wall Street. La prezidento Bush alvokis al la Ĉambro de Reprezentantoj akcepti la proponon destinitan por meti finon al la kredita implodo, kaj sendi fortan signalon al la merkatoj.

La voĉdono okazas dum pliaj disfaloj sur tutmondaj merkatoj kaj bankoj kiuj alfrontas grandegajn problemojn en Usono kaj Eŭropo. La kvara plej granda usona banko, Wachovia, estas aĉetita de Citigroup post kiam ĝi fariĝis la lasta frapita de problemoj. En Eŭropo, la giganto en Belgio kaj Nederlando, la banko Fortis estis kaŭciita for de tri registaroj, dum en Britio la Bradford & Bingley banko estis ŝtatigita.

La estraro de la Usona Banko de Rezervoj, la Centra Banko de Eŭropo kaj ok aliaj centraj bankoj anoncis antaŭenigitajn elpaŝojn por kontraŭbatali la krizon, kaj donas pliajn 330 miliardojn da usonaj dolaroj kiel likvidecon al tutmonda monmerkato. Sed en Usono la indico Dow Jones iris malsipren je 2,45% en mezmatena komercado. En Eŭropo, la brita indico FTSE 100 fermis je 5,3% malsupren, tio estas ĝia plej granda falo en unu tago ekde januaro. EN Germanio la Dax indekso finis je 4,23% pli malalte.

Parolante ĉe la Blanka Domo, Sro Bush diris, ke la plano por refinanci bankojn estas "aŭdaca" sed ĝi restarigos forton kaj konfidon al usona ekonomio. Tamen, li avertis, ke ĝi ne respondos al ĉiuj ekonomiaj afliktoj kaj, ke iuj malfacilaĵoj restos.

Pliaj informoj : "Usona hipoteka krizo"
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi