eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Usona "Fed" injektas monon kiam Wall Street falas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko

USONO - 16-an de septembro, 2008.

La estraro de la usona Federacia Rezerva Banko (Fed) injektis 50 miliardojn da dolaroj en monmerkato sekve de la disfalo de la banko Lehman Brothers. La decido de la Fed sekvas similan agon de aliaj centraj bankoj dum kreskas tumulto en internaciaj merkatoj. La Fed injektis tiun gigantan sumon por helpi financajn merkatojn.

La estraro de la
Federacia Rezerva Banko de NovJorko faris la anoncon unu tagon post kiam la usona centra banko injektis 70 miliardojn da dolaroj en financajn merkatojn dum tumulto sekvas la bankroton de la giganta banko de Wall Street Lehman Brothers. La Fed "pretas aranĝi pliajn operacojn iom poste tiun tagon, laŭbezone," la komunikaĵo diras. La decido venis anticipe de renkontiĝo en la usona centra banko pri kian politikon nun konduki. Multaj analizistoj atendas tranĉon en la federala financa indico, aktuale ĉe 2,0 procentoj, en plia peno por teni la fluon de kredito en tiu streĉa financa sistemo.

Antaŭe, la Eŭropa Centra Banko, la Banko de Anglio kaj centraj bankoj de Svislando kaj Japanio ankaŭ injektis miliardojn en la merkatojn por dua tago ĉar ili ankaŭ provas limigi la sekvaĵojn de la disfalo de Lehman Brothers. La operacoj okazis post kiam la banko Lehman Brothers petis juran protekton pro bankroto, kaj post kiam la samranga giganta banko Merrill Lynch estis aĉetita de Banko de Usono por malhelpi, ke ĝi suferos similan sorton. Laŭ raportoj, la usona asekura giganto AIG ankaŭ serĉis masivan prunton anticipe por malhelpi sian sian propran financan krizon. La eventoj sendis skuondojn tra merkatoj kaj instigis centrajn bankojn provizi la ekstran monsumon por ke bankoj pruntedonu reciproke kaj malhelpu tiel pli larĝan disflaon de la tuta financa sistemo.


 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi