eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

150 jaroj da prizono por Madoff Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 11
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 29-an de junio, 2009.

 
Bernard Madoff, siatempa financisto en Wall Street, estas kondamnita al 150 jaroj da prizono pro tio, ke li estris fraŭdsistemon de miliardoj da dolaroj. La juĝisto Denny Chin eldiris la maksimuman eblan propozicion kontraŭ la eksa prezidanto de la Nasdaq-borso en Nov-Jorko hodiaŭ. La 71-jara viro estis arestita pasintjare pro tio, kiu estis nomita la plej granda financa fraŭdo en la homa historio.

Li deklaris sin kulpa en marto por la akuzoj pri fraŭdo, ĵurrompo kaj ŝtelo. Viktimoj de la Madoff-a fraŭdo inkluzivis Holivudajn famulojn, kelkajn el la mondaj plej famaj bankoj kaj bonfaraj societoj. Multaj fondaĵoj estis devigitaj fermi post kiam la Madoff-a fraŭda investoplano subite disfalis. Multaj inter la investantoj kiuj fidis al Madoff estis ankaŭ ordinaraj, maljunaj emeritiĝintaj personoj kiuj pensis, ke siaj dumvivaj ŝparoj estas en sekuraj manoj.

La longa enprizoniga kondamno por Madoff estus bonvenigita de multaj. Certe la viktimoj de Madoff restos trankvilaj, sed tre kontentaj pri ĉi tiu kondamno. Estas multaj eminentaj nomoj [kiuj estis fraŭdita de Madoff], kiel la filmreĝisoro Steven Spielberg, kaj ankaŭ kelkaj firmaoj, bonfaraj societoj  "Sed la plejmulto de la 13 500 viktimoj estis individuoj kiuj ne havis multe da mono, ni memoru, ke en Usono, havi du milionojn da dolaroj en pensioplano ne estas tiel multe. Ni aŭdis de multaj en la tribunalo hodiaŭ, kiuj donis al ni sian rakonton, ke ili estis tre malfeliĉaj," rakontas specialisto pri la afero.

Madoff diris al la tribunalo en marto, ke la miliardoj da dolaroj kiu trapasis liajn manojn dum lia 30-jara fraŭdo neniam estis investitaj en merkatoj. Male, li metis la financaĵojn en bankan konton en Manhattan. La financoj estis tiame uzitaj por elspezi "dividendojn" al investantoj en tiu, kiun oni nomas "Ponzi plano". Prokuroroj diras, ke proksimume 13 miliardoj da dolaroj estis donitaj al Madoff. La financisto perdis proksimume 50 miliardojn, kiun laŭkredeble estas la kvanto elspezita se la financo estus konvene investita.

La sumoj estis pli granda ol la malneta interna produkto de landoj kiel Luksemburgo kaj pli ol la ekstera ŝuldo de kelkaj afrikaj landoj. La kondamno de Madoff okazas post kiam juĝisto pasintsemajne publikigis preparan ordonon de 170 miliardoj da dolaroj por forpreni de li ĉiuj liajn proprajn nemoveblaĵojn. Madoff rezignu pri valoraĵoj inter kiuj estas apartamento kiu valoras 7 milionojn da dolaroj en Manhattan, domo en Palm Beach (11 milionojn), kaj alia hejmo (3 milionojn) kiu troviĝas en la novjorka komunumo de Long Island.

La registaro ankaŭ deklaris akuzojn kontraŭ Ruth Madoff, la financista edzino, kiu devu ankaŭ rezigni pri ŝiaj interesoj konsistigantaj totalon de 80 milionoj da dolarj en nemoveblaĵoj, prokuroroj diris. Krom kontisto, neniu alia estas krime formale akuzita pri la fraŭdo. Sed la familion de Madoff, lian edzinon, kaj kurtaĝajn firmaojn kiuj varbis investantojn, trafis intensa ekzamenado de la usona FBI, de reguligistoj kaj tribunalnomumitaj fideikomisuloj kiuj kontrolas la likvidon de liaj valoraĵoj.
 
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2009-07-04 07:17 En Francio, lia juĝo estus pli longdaŭra ol lia puno ! Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi