eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Banko Citigroup maldungas 75 000 ! Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 18-an de novembro, 2008.

La usona banko Citigroup anoncas planon por  fortranĉi proksimume 52 000 laborpostenojn, aldone al 23 000 jam fortranĉitaj antaŭe ĉi tiun jaron. Citigroup diras, ke la 75 000 laborpostenoj forlasotaj reprezentas redukton de proksimume 20% de sia personaro, ĝi restos do kun 300 000 laborpostenoj tutmonde. La tranĉo okazas pro superfluaj postenoj,  vendo de bankooficejoj kaj natura malŝparo, la banko diras.

Citigroup perdis pli ol 20 miliardoj da usonaj dolaroj pasintjare pro la tutmonda financa krizo. Ĝi raportis perdojn dum kvar sinsekvaj kvaronjaroj, kaj iuj analizistoj kredas, ke la banko ne faros profitojn denove ĝis 2010. "Fundamenta komerco restas forta kaj enspezoj estas stabilaj," la banko diras. Citigroup ankaŭ diris, ke sia kapitalpozicio estas "tre forta". La banko atendas, ke siaj elspezoj estos
20% desupre de pintaj niveloj, ĉe proksimume 50 miliardoj da dolaroj en 2009, post kiam la fortranĉo de laborpostenoj estos efektivigita. "Certe tiu tranĉo de postenoj okazos precipe en Londono kaj Nov-Jorko," reprezentanto de Citigroup Win Bischoff rakontis ĉe komerca forumo en Dubajo. Citigroup-a prezidanto Vikram Pandit devis lasttempe alfronti multajn kritikojn kaj dubojn pri sia kapablo suprenirigi la firmaon kaj eviti la financan krizon. Akcioj en Citigroup falis je 4,4% al 9,10 dolaroj . Ili perdis preskaŭ 70% de sia valoro ĉi tiun jaron.

Citigroup, unu el la plej grandaj usonaj bankoj, estas unu el naŭ financaj institucioj kiuj profitos de la usona registara
programo pri financa savaranĝo. La Fisko anoncis pasintmonate, ke ĝi faros moninjektojn de 125 miliardoj da dolaroj dividotaj inter Citigroup, JP Morgan Chase, Bank of America, Goldman Sachs, Morgan Stanley, Wells Fargo, Bank of New York Mellon, State Street kaj Merrill Lynch.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi