Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Usonano gajnas Nobel-premion pri Ekonomiko | ![]() |
| Nordameriko - Ekonomiko |
SVEDIO / USONO - 14-an de oktobro, 2008.La usona Profesoro Paul Krugman gajnis la ĉijaran Nobel-premion pri ekonomiko. La Reĝa Sveda Scienca Akademio diris, ke la premio rekompensas lian analizon de komercaj skemoj kaj kie ekonomia agado okazas. La Akademio diris, ke Profesoro Krugman, 55-jaraĝa, kiu instruas ĉe la fama Universitato Princeton, formulis novajn teoriojn, kiuj alrespondas demandojn pri libera komerco kaj tutmondiĝo. La Profesoro Krugman en sia deklaro esperis, ke la premio de 1,4 miliono da dolaroj gajnita ne ŝanĝos sian vivon multe. "La premio plibonigos videblecon sed mi esperas, ke ĝi ne igos min iri al multaj festaj eventoj, krom la Nobel prezento mem," li diris. Profesoro Krugman lekcias en ekonomiko kaj internaciaj aferoj ĉe Princeton Universitato en Usono, kaj ankaŭ skribas regule artikolojn por la gazeto New York Times. Li estas delonge furioza kritikanto de la usona prezidento George W. Bush kaj ties administro, argumentante, ke la ekonomia politiko de la registaro Bush helpis inciti la aktualan financan krizon. La Nobel-ĵurintaro diris, ke la verkaro de Profesoro Krugman enkondukis teoriojn kiuj povus helpi klarigi la efikojn de libera komerco kaj tutmondiĝo kaj la aganta forto kiu antaŭenigas tutmondan urbanizadon. "Li kunigis la antaŭe malsamajn esplorajn kampojn de la internacia komerco kaj ekonomia geografio," la Akademio diris en sia laŭda citaĵo. La scienca alproksimiĝo de la Profesoro Krugman baziĝas sur la koncepto nomata "ekonomio de skalo" laŭ kiu multaj varoj kaj servoj povas esti produktitaj ĉe malpli granda kosto en longa serio. Liaj esploroj montris la efikojn de tio sur komercaj skemoj. Parolante post la anonco de la premio, Profesoro Krugman donis sian verdikton pri aktualaj penoj haltigi la tutmondan financan disfalon, kaj deklaris : "Mi estas iom malpli terurita hodiaŭ ol mi estis vendredon. Ni estas aktuale atestantoj de krizo kio estas tiel severa kiel la krizo kiu frapis Azion en la 90-aj jaroj. Ĉi tiu krizo portas iun similecon al la Granda Depresio," li diris. La premio donata al la Profesoro Krugman estas la fina de ses Nobel-premioj por la jaro 2008. Ĝi ne kalkulas inter la originalaj Nobel-premioj, estinte kreita en 1968 de la Sveda Centra Banko memore de Alfred Nobel. |



SVEDIO /
USONO - 14-an de oktobro, 2008.