eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Diversaĵoj
Morto de kardinalo dum papa vizito al Usono Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj

VATIKANO - 21-an de aprilo, 2008.

La Papo Benedikto la 16-a vizitis "Ground Zero" en Nov-Jorko, scenejon de la atakoj kontraŭ la Ĝemelaj Turoj je la 11-a de septembro 2001, fine de sestaga travojaĝo en Usono. Li salutis postvivintojn, policanojn kaj fajrestingistojn, kaj parencojn de la 2749 homoj kiuj mortis tie. Li ankaŭ faris preĝojn por savistoj, viktimoj, kaj ankaŭ "tiuj kies koro kaj menso estas konsumitaj de malamo".

 
George Clooney vizitas la Britan Ĉefministron Retpoŝtadreso
Eŭropo - Diversaĵoj

BRITIO - 9-an de aprilo, 2008.

la Holivuda aktoro kaj direktoro George Clooney vizitis la faman adreson 10 Downing Street, hejmo de la Brita ĉefministro por pridiskuti la krizon en Darfur kun Gordon Brown. La stelulo, kiu estas UN "mesaĝisto de paco", proponis "mirindan sugeston" por aĉeti interpacigajn helikopterojn. Sro Brown diris, ke la situacio en Darfur, parto de Sudano, estis "neakceptebla" kaj laŭdis la penojn de Sro Clooney.

 
Novaj akuzoj post la kraŝo de aviadilo Concorde Retpoŝtadreso
Eŭropo - Diversaĵoj

FRANCIO - 12-an de marto, 2008.

ConcordeFranca prokuroro petis al juĝistoj fari akuzojn pri krimo kontraŭ la Usona flugkompanio Continental, post la kraŝo de la aviadilo Concorde apartenanta al la Franca kompanio Air France, en la jaro 2000. La prokuroro ankaŭ rekomendis similajn akuzojn kontraŭ du dungitoj de Continental kaj du Francaj respondeculoj. Cent dek tri homoj mortis en la kraŝo ekster Parizo.

 
Aviadilakcidento en Armenio Retpoŝtadreso
Eŭropo - Diversaĵoj

ARMENIO - 14-an de februaro, 2008.

Aviadilo enhavanta 21 homojn ekflamis kaj kraŝis, nelonge post kiam ĝi ekflugis el la flughaveno de la ĉefurbo Erevano en Armenio. La CRJ-100 aviadilo, konstruita en Kanado, apartenis al la Belarusia flugkompanio Belavia, estis survoje al Minsko kiam ĝi ekbrulis. Ne estis mortintoj, sed kvar homoj estis transportitaj al hospitalo kun gravaj brulvundoj, loka respondeculo diris.

 
Mortis 17 homoj en eksplodo Retpoŝtadreso
Eŭropo - Diversaĵoj

TURKIO - 31-an de januaro, 2008.

Eksplodo mortigis almenaŭ 17 homojn kaj vundis pli ol 40 en sidejo de teksaĵo-fabriko en la antaŭurbo de Istanbulo, Turkaj respondeculoj diras. La eksplodo kaŭzis la disfalon de kvinetaĝa konstruaĵo en la okcidenta distrikto Davutpasha. Vunditaj homoj estis kondukitaj el la konstruaĵo, sed iuj viktimoj estas laŭdire ankoraŭ sub la rubo.

 
Pli multe da artikoloj...
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL