eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Diversaĵoj
Bombatenco en Belorusio Retpoŝtadreso
Eŭropo - Diversaĵoj

BELORUSIO - 4-an de julio, 2008.

Almenaŭ 50 homoj estis vunditaj en Belorusio pro bombeksplodo dum koncerto en la ĉefurbo, Minsk. La evento okazis meze de la urbo kiu memorfestis la Tagon de Sendependeco disde Sovetunio. La prezidento Aleksandr Lukaŝenko, kies regado estas kondamnita kiel aŭtokrateca de Usono kaj la Eŭropa Unio, ĉeestis la koncerton.
 
Germanio memoras la berlinan aerponton Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj

GERMANIO - 28-an de junio, 2008.

Germanio memorfestas la 60-an datrevenon de la tielnomata berlina aerponto, kiam la okcidentaj alianculoj provizis la urbon malgraŭ Sovetia blokado. Veteranoj de la tiama aertransportado, el kiuj multaj nun havas inter 80 kaj 90 jarojn, ĉeestis ceremoniojn en Berlino kaj Frankfurto. La usona kaj brita aerponto daŭris dum pli ol unu jaro, kaj okupis centojn da aviadiloj kiuj liveris ĉiom, de karbo al sukeraĵoj.

 
Kosovo elektas sian nacian himnon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj

KOSOVO - 11-an de junio, 2008.

Deputitoj en Kosovo elektos nacian himnon dum speciala parlamenta sesio en Priština. Tri kantoj povas esti potenciala nacia himno antaŭelektitaj en konkurso kiu allogis pli ol 130 verkistoj.
 
Reĝa seĝo-turismo en Turkio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj

TURKIO - 25-an de majo, 2008.

Tutsimpla ligna seĝo en kebabbutiko estas la lasta nemankebla vidindaĵo en la urbo Bursa en Turkio, post kiam la Brita Reĝino uzis ĝin dum sia vizito al la lando. Iama ĉefurbo de la Otomana Imperio, Bursa jam fiere posedas gravajn vidindaĵojn : La Verda Moskeo, la Sultanaj maŭzoleoj kaj la silkaj butikoj... kaj nun en la loka kebabrestoracio estas la seĝo sur kiun sidiĝis la Reĝino.

 
Belgio suspektas Ĉinion pri spionado Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj

BELGIO - 3-an de majo, 2008.

La Belgaj civilaj kaj militistaj informservoj enketas pri atakoj direktitaj dum kelkaj semajnoj kontraŭ la donitaĵretejoj de la federalaj aŭtoritatoj. Ĉi tiuj provoj de spionado estas ŝajne gvidataj de Ĉinio. Jo Vandeurzen, ministro pri Justico, konfirmis, je la 2-a de majo, ke la Belga registaro suspektas Pekinon, sed ĝis nun ne povas publikigi finajn indicojn. Sed "la kunteksto kaj ĉiuj vojoj kondukas nin al Ĉinio", emfazas la ministero pri Justico kiu diras, aldone, ke li ne scias, ĉu la retspionoj atingis ilian celon.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL