| Eŭropo - Diversaĵoj |
 FRANCIO - 31-an de decembro, 2008.
Ted Lapidus, la modisto kiu redifinis ŝikecon en la 1960-aj jaroj por ambaŭ seksoj, mortis lundon 29-an de decembro. Li estis 79-jaraĝa. La franca prezidento Nicolas Sarkozy, en omaĝo al la fama modisto, diris, ke Lapidus demokratigis la francan elegantecon kaj igis modon alirebla al ĉiuj viroj kaj virinoj.
|
|
| Eŭropo - Diversaĵoj |
  FRANCIO - 28-an de novembro, 2008.
Sep personoj mortis post kiam aviadilo Airbus 320 kraŝis dum testoflugo, respondeculoj diris. La aviadilo kraŝis en la Mediteranean Maron proksime de la suda marbordo de Francio apud la urbo Perpignan. Jam du korpoj estis retrovitaj kaj serĉaviadilo kaj ŝipoj daŭre serĉas la aliajn malaperintajn homojn.
|
| Eŭropo - Diversaĵoj |
FRANCIO - 26-an de aŭgusto, 2008.
Flugo de la malaltkosta flugkompanio Ryanair kiu transportis britajn feriantojn estis devigita fari nearanĝitan alteriĝon pro perdo de premo, la firmao anoncis. La flugo FR 9336 de la angla urbo Bristol al la flughaveno de Girona en nordorienta Hispanio estis trafita de "malpremiga okazaĵo" tiun lundon, Ryanair konfirmas.
|
| Eŭropo - Diversaĵoj |
|
HISPANIO - 23-an de aŭgusto, 2008.
Unu el la 19 supervivintoj de la aviadila kraŝo kiu okazis ĉe la flughaveno Barajas apud Madrido mortis, tiel alportante la nombron de mortigitoj en la kraŝo al 154 personoj. María Luisa Estevez González mortis pro ŝiaj vundoj en hospitalo en Madrido, laŭ la urba sano servo.
|
| Eŭropo - Diversaĵoj |
|
POLLANDO - 18-an de julio, 2008.
Bronisław Geremek, kerna kontraŭkomunista disidento kaj eksa pola ministro pri Eksterlandaj Aferoj, mortis en aŭtokraŝo, anoncis la polico. Sro Geremek, 76-jaraĝa, mortis kiam la aŭto kie li sidis frapis alian veturilon en la urbo Lubień en okcidenta Pollando lastan dimanĉon posttagmeze.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |