eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Unua 3D-gazeto en Eŭropo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
BELGIO - 11-an de marto, 2010.

Belga franclingva taggazeto eldonis tion,  kio aperas kiel la tutunua 3D-ĵurnalo de Eŭropo, vendita kun specialaj kartonaj okulvitroj. Ĉiuj fotoj kaj reklamoj en la speciala eldono de "La Dernière Heure" (La Lasta Horo) ricevis tiun tri-dimensian efikon, sed la teksto restis la sama.

La redaktoro de La Dernière Heure diris, ke ne estas plia projekto pri disvolviĝo de tiu tri-dimensia tekniko, pro la kosto granda.

Aliaj revuoj kaj ĵurnalistoj en Belgio kaj Francio salutis ĉi tiun aŭdacan iniciaton, sed diras, ke la entuta rezulto estas "for el perfekteco". La redaktoro Hubert Leclercq diris, ke ili bezonis du monatojn por prepari la specialan eldonon, kiu havis pli altan nombron da gravuraĵoj ol kutime, kun 115 000 kopioj por la gazetbudoj.

"Ni pli kaj pli aŭdas pri 3D-kinejo, televido kaj vidludoj, do ni decidis lanĉi defion," Sro Leclercq diris la AFP agentejo. Legantoj povus akiri la plej bonajn rezultojn tenante la gazeton je distanco de 50cm de la okuloj. "Oni bezonas kelkajn minutojn por alkutimiĝi al tiuj 3D-bildoj," li diras, reliefigante la ne tro bonan kvaliton de la forĵeteblaj okulvitroj.

Ŝajnas, ke kelkaj el la bildoj, precipe la reklamoj, havas bonan 3D-efikon, sed ke sur aliaj bildoj oni malfacile povas koncentriĝi...


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi