Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Populara "Eurovision" kantokonkurso baldaŭ en Azio | ![]() |
| Azio - Sportoj kaj distraĵoj |
|
19-an de septembro, 2008. Ĝi jam ĝojigis kaj foje konsternis spektantojn tra tuta Eŭropo dum pli ol 50 jaroj sed unu kontinento jam ne sufiĉas por la "Eurovision Kantokonkurso", kies respondeculoj anoncis hieraŭ, ke ĝi de nun ankaŭ necesas spektakli en Azio. Japanio, Ĉinio kaj Barato estos inter la 15 aziaj landoj kiuj sendos siajn kiĉe vestitajn kantistojn de sentimentalaj kanzonoj por konkursi por gloro, diris la Eŭropa Elsend-Unio bazata en Ĝenevo, en sia ĵusa komunikaĵo. "Ni jam alportis la eŭropan version de la Eurovision Kantokonkurso al Mezoriento kaj Norda Afriko, ni aktuale ĝojas, ke spektantoj trans Azio amuziĝos per unu el la plej bonaj establitaj distraj spektakloj en la mondo," diris Bettina Brinkmann de Eurovision Televido. La azia versio komenciĝos en 2009, kaj partoprenos konkursantoj de Kamboĝo, Ĉinio, Honkongo, Barato, Indonezio, Japanio, Laoso, Makao, Malajzio, Pakistano, Filipinoj, Singapuro, Sudkoreio, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. "La formato estas tre konforma al la azia regiono kaj siaj popoloj kiuj amas popularan muzikon kaj havas fortan nacian fieron," diras Andreas Gerlach, Ĝenerala Direktoro de Asiavision Pte. Ltd, la firmao kiu produktos kaj surmerkatigos la programon. "En Azio hodiaŭ tute regas konkurso, ekonomie kaj politike. La Kantokonkurso estas amika konkurso inter kulturoj," li aldonis. Turniroj okazos dum sesmonata periodo ĉe regionaj kaj naciaj niveloj, kies kulmino estos la granda fina konkurso. La Eurovision Kantokonkurso komenciĝis en la italparolanta svisa urbo Lugano en 1956, kaj dum la pasintaj jaroj evoluis kaj fariĝis regula programo sur la eŭropaj televidstacioj. Antaŭaj gajnintoj inkluzivis famulojn kiel la svedan grupon Abba, Sandie Shaw, Buck's Fizz kaj Katrina and the Waves, sed en lastaj jaroj la konkurson venkas per grandega plimulto orienteŭropaj ŝtatoj, tiel ke alvenas akuzoj pri aropa kaj politikema voĉdonado. |



