Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Finiĝis la Olimpikaj Ludoj | ![]() |
| Azio - Sportoj kaj distraĵoj |
ĈINIO - 25-an de aŭgusto, 2008.La Olimpikaj Ludoj fermiĝis hieraŭ per brilega ceremonio en la pekina Birda Nesto Stadiono. Sensaciaj fajraĵoj startis la ceremonion, dum bele reĝisorita tamburantaj kaj dancantaj artistoj memorigis la solenan malferman ceremonion el antaŭ 2 semajnoj. Estis tamen pli festa afero, ĉar gajaj atletoj, dancantoj kaj muzikistoj partoprenis tiun ferman ceremonion. La Olimpika flago estis enmanigita al la urbestro de Londono Boris Johnson, ĉar Londono estas organizonta la Ludojn en 2012. La retronombrado ĝis 2012 do jam komenciĝis, kaj organizontoj scias, ke ili havas multe por fari por egaligi la ĉinajn Ludojn en Ĉinio, kiuj kalkulas inter la plej bonaj organizitaj Ludoj en la historio, kun neforgeseblaj malfermaj kaj fermaj ceremonioj.Ĉinio okazigis la Olimpikojn ĉe foje malbona etoso, ĉar alvenis grandega nombro de zorgoj pri aerpoluo, maltrankviliĝo pri sekureco kaj protestoj pri homaj rajtoj. Sed oni ja rememoros kelkajn ravajn agojn kaj esceptajn atletojn, kiel ekzemple la usonan Michael Phelps kaj siaj ok oraj medaloj kaj la jamaikan Usain Bolt kiu faris tri novajn mondajn rekordojn kaj ricevis tri orajn medalojn. "Ni venis al la fino de 16 tagoj kiuj ni tenos en nia koro por ĉiam," diris la belga Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato. Vidu ankaŭ :
|



ĈINIO - 25-an de aŭgusto, 2008.
