Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Maltrankvila stafetkuro de la torĉo en Japanio | ![]() |
| Azio - Sportoj kaj distraĵoj |
|
La Olimpika torĉo renkontis protestojn dum sia stafetkuro en la Japana urbo Nagano. Sekurecrimedoj estis streĉaj laŭ la vojo, sed du manifestaciantoj provis kapti la torĉon kaj tria ĵetis ovojn al la flamo. Ĉiuj estis arestitaj. Korespondantoj diras, ke la transsendo pasis tamen sen grava interrompo. Tra la stratoj estis vicoj de miloj da Ĉinaj subtenantoj, kaj ankaŭ dekoj da kontraŭĉinaj protestantoj. Amaso da subtenantoj de la Olimpikoj salutis la torĉon kiam la fina kuristo kompletigis la transsendon apud urboparko. Respondeculoj diris, ke kvar homoj estis iomete vunditaj en apartaj okazaĵoj, kaj fumoemaniga tubo estis ĵetita ĉe la stafetkurado tamen sen efiko, laŭ raportoj.
Protestoj aliloke laŭ la torĉa irvojo, kaj la grandegaj sekurecaj operacoj kiujn ili naskis, turnis la festan travojaĝon en 20 landoj en tion, kion analizistoj karakterizas kiel "publikrilata katastrofo" por Pekino. Antaŭe, Japanio diris al organizintoj de la Ĉinaj Olimpikoj, ke la granda sekurecteamo kiu akompanis la flamon aliloke ne estos bonvena ĉi tie. Japanio, kiu havis ĝenatan interrilaton kun Ĉinio, prenis vastajn rimedojn por certigi, ke interrompo de la stafetkuro estu plejeble minimumigita. Dum la sekvontaj malmultaj restantaj tagoj, la torĉo haltos en Sudkoreio, Nordkoreio, kaj Vjetnamio. |



JAPANIO - 26-an de aprilo, 2008.
