eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Japana templo rifuzas akcepti la Olimpikan torĉon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Azio - Sportoj kaj distraĵoj

JAPANIO - 19-an de aprilo, 2008.

Zenkoji temploGrava Budhana templo retiris sian intencon gastigi la Japanan Olimpikan stafetkuradon de la torĉo. La Zenkoji Templo, en la urbo Nagano, devis esti la deirpunkto por la parado de la 26-a de aprilo. Respondeculo diris, ke la monaĥoj havas zorgojn pri sekureco, sed ankaŭ ligas sian decidon al la lastatempa agitado en Tibeto.

Dume la torĉo alvenas en Tajlando prepare por parado tra la ĉefurbo, Bangkoko. La transsendo estas ofte sekvita de protestoj pri Tibeto, kun ĥaosaj scenoj en Londono, Parizo kaj San Francisko. En Japanio, la torĉo parados 18,5 kilometrojn tra Nagano, kiu gastigis la Vintrajn Olimpiajn Ludojn en 1998.

La decido de la templo estis anoncita post intertraktoj kun urbaj respondeculoj. "Estis necese por ni pripens sekurecon, ĉar ni estas templo kun naciaj trezoroj kaj multaj vizitantoj," templa oficialulo diris al la Reuters novaĵagentejo. "Ni ankaŭ devis enkalkuli la multajn mesaĝojn de zorgoj kiujn ni, kiel Budhana templo, ricevis de loĝantoj ĉie en la lando kaj de nia sekvantaro post kreskanta internacia koncentriĝo pri la Tibeto afero."

Kunihiko Shinohara, oficialulo de la Naganoa organiza komitato por la transsendo, diris, ke la deirpunkto por la parado estos ŝanĝita. "Ni respektas la templan decidon," li diris. La urbo jam nuligis eventon projektitan ĉirkaŭ la transsendo pro sekurecaj kialoj. Estas ankaŭ disputo kun Ĉinio, ĉu aŭ ĉu ne, la Ĉinaj sekurecaj respondeculoj estos permesitaj kuri apud la torĉo. Japanio asertas, ke siaj sekurecfortoj sufiĉas, sed Ĉinio petis al Japanio, ke ĝi akceptu la partoprenon de siaj homon por malhelpi kontraŭĉinajn manifestaciojn.

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi